Socialisma frakcio (franca nacia asembleo)

parlamenta grupo de la franca nacia asembleo

Socialisma, respublikisma kaj civitana grupo (SRC) estas la nomo en la 14-a parlamenta periodo (komencita de la 20-a de junio 2012) en la franca nacia Asembleo de la parlamenta grupo konsistigita ĉirkaŭ la Socialisma Partio (PS). Ĝi havis aliajn nomojn en la pasinteco, la plej ofta estis «socialisma grupo» (SOC). Ĝi estas prezidata de Bruno Le Roux, deputito de Seine-Saint-Denis, de la 26-a de junio 2012.

Socialisma, respublikisma kaj civitana grupo
Groupe socialiste,
républicain et citoyen
Emblemo de Socialisma, respublikisma kaj civitana grupo
parlamenta grupo de la franca nacia asembleo
Lando  Francio
Ĉambro nacia asembleo
Parlamenta(j)
periodo(j)
Ekde la 6-a parlamenta periodo de la tria Franca Respubliko (1893)
Estro Bruno Le Roux
Deputito de Seine-Saint-Denis
Partio(j) Socialisma Partio
Mouvement républicain et citoyen
Diversa Maldekstro
Seĝoj
291 / 577
Retejo deputes.lessocialistes.fr
vdr

Listo de la deputitoj redakti

Ĝi estas la plej granda grupo de la 14-a parlamenta periodo kaj enhavis komence 295 deputitojn (279 anoj kaj 16 alligitaj), tio estas absoluta plimulto. En majo 2013, ĝi enhavis 291 deputitojn (275 anoj kaj 16 alligitaj).

Elstaruloj elirintoj el la grupo en la 14-a parlamenta periodo [2012-2017) redakti

Anoj de la registaro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Registaro de Jean-Marc Ayrault (2-a).

Dudek tri deputitoj el la socialisma grupo elektitaj okaze de la deputitaj balotoj de la 10-a de junio 2012 kaj de la 17-a de junio 2012 estis nomumitaj al la dua registaro de Jean-Marc Ayrault:

Prezidanto de la nacia asembleo redakti

Claude Bartolone (Seine-Saint-Denis) estis nomumita kandidato de la socialisma partio por la prezidanteco de la nacia asembleo kaj elektita je la unua vico.

Anoj de la estraro de la nacia asembleo redakti

Inter la 21 aliaj anoj de la estraro de la nacia asembleo, elektitaj la 27-an de junio 2012 por la parlamenta sesio de 2012, 7 estas anoj aŭ alligitoj al grupo SRC.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti