Sudbohemia galerio Aleš
Sudbohemia galerio Aleš estas regiona galerio en Ĉeĥio. Ĝi situas apud la fama romantika kastelo Hluboká en samnoma urbeto kaj populara feriloko, 9 km norde de České Budějovice. Dum sia ekzisto ĝi organizis multajn ekspoziciojn, kiuj grave enskribiĝis en historion de ĉeĥa arto, ĝia prezentado kaj komprenado.
Sudbohemia galerio Aleš | |
muzeo | |
Konstruaĵo de la galerio en Hluboká
| |
Oficiala nomo: Alšova jihočeská galerie v Hluboké nad Vltavou | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | České Budějovice |
Municipo | Hluboká nad Vltavou |
Historia regiono | Bohemio |
Situo | Sudbohemia galerio Aleš |
- koordinatoj | 49° 03′ 06″ N 14° 26′ 29″ O / 49.05167 °N, 14.44139 °O (mapo) |
Fondo | 1951 |
Vizito | 60 127 (2015) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Alšova jihočeská galerie | |
Retpaĝo: paĝaro de Sudbohemia galerio Aleš | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio redakti
Ĝi ekestis en 1952, omaĝe ak centjara datreveno de naskiĝo de fama ĉeĥa pentristo Mikoláš Aleš. Ĝi komencis sian aktivecon en 1953; la bazan kolekton ĝi ricevis de la sudbohemia muzeo el České Budějovice kaj intertempe la kolekto konsiderinde larĝiĝis.
Konstruaĵo redakti
La galerio estas ekde 1956 lokita en rekonstruita novgotika kastela eksĉevalejo kiu estiĝis apud la kastelo dum la romantika rekonstruo en 1845-1847, kiel verko de viena arkitekto Franz Beer. Al nuna aspekto ĝi estis adaptita en 1953-1955 laŭ la projektoj de la arkiteko Jaroslav Findra.
Ekspozicio redakti
- En la 1-a kaj 2-a salonegoj troviĝas la plej granda kolekto de sudbohemia gotika arto - skulptaĵoj, lignogravuraĵoj kaj tabulpentraĵoj, devenantaj el fino de la 13-a jarcento ĝis la 1-a triono de la 16-a jarcento.
- En la 3-a salonego troviĝas ekspozicio pri Nederlanda pentroarto de la 16-a ĝis 18-a jarcentoj.
- En la granda salonego (eksa ĉevalrajdejo) estas organizataj plejparte ekspozicioj pri Ĉeĥa arto de la 20-a jarcento kaj koncertoj de klasika muziko.
Filioj redakti
- renesanca domo "Wortnerův dům", strato U Černé věže 22 en České Budějovice - okazloko de portempaj ekspozicioj pri malnova kaj moderna artoj, koncertoj kaj artprogramoj
- Internacia muzeo pri ceramiko en kastela eksbierejo en Bechyně
Praktikaj informoj redakti
- La galerio (inkluzive ambaŭ filiojn) estas malfermita ĉiutage dum la tuta jaro.
- Ĝian viziton eblas kombini kun vizito de la kastelo, promeno tra la ampleksa parko kaj vizito de la turisma urbeto kun multaj sporteblecoj.
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retpaĝo ĉeĥe, angle