Sződliget
Sződliget (sOdliget) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Vác. Liget signifas: bosko.
Bazaj informoj
redakti47° 43′ 48″ N 19° 08′ 46″ O / 47.73000 °N, 19.14611 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 43′ 48″ N 19° 08′ 46″ O / 47.73000 °N, 19.14611 °O (mapo)
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 4230
- Poŝtkodo: 2133
- Telefonprefikso: 27
Situo
redaktiSződliget situas laŭ maldekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Szob inter Göd kaj Vác. Aŭtoŝoseo M2 Budapeŝto-Slovakio preteriras. Vác troviĝas je 6, Budapeŝto je 30 km-oj.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la neolitiko. En la 19-a jarcento oni forvendis tie parcelojn, la loko iĝis feriejo. La loko estis ekstera parto de Sződ. En 1950 fondiĝis tie nova vilaĝo.
Vidindaĵoj
redaktiVidindaĵoj estas romkatolika kaj kalvinana preĝejoj kaj fiŝkaptista lago.
Famuloj
redaktiEn Sződliget mortis arkeologo Lajos Bella.