La Tasmania korako (Corvus tasmanicus) estas granda tutnigra birdo. Tiu specio apartenas al la familio de korvedojkorvoj kaj de la genro Corvus. Ĝi estas indiĝena de Sudorienta Aŭstralio kaj Tasmanio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tasmania korako
Tasmania korako
Tasmania korako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. tasmanicus'
Corvus tasmanicus
(Mathews, 1912)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Tasmania korako estas 50-52 cm longa kun brilnigra plumaro kaj blanka iriso. Ĝi havas proporcie pli grandan bekon kaj pli mallongan voston ol la aliaj korvedoj de la kontinento kaj la ununura reprezentanto de la genro Corvus en Tasmanio. La voĉo estas profunda "korr-korr-korr-korr" kun simila plilongigita lasta noto kiel la Aŭstralia korako.

Subspecio redakti

Ekzistas malpliiĝanta populacio en malgranda areo de la ebenaĵoj de nordorienta Novsudkimrio. La propono ke tiu formo estu konsiderata specio kiel Relikta korako (Corvus boreus) ŝajne ne ricevis favoron kaj la Relikta korako restas klasita kiel subspecio, nome C. tasmanicus boreus.

Distribuado kaj vivejo redakti

Tiu korako loĝas ampleksan teritorion ene de Tasmanio kiel arbaroj, malferma interrompita arbaro, montoj, marbordaj areoj, farmoj kaj urbobordoj. Ĝi troviĝas ankaŭ en suda Viktorio el Otway Ranges orienten tra Wilsons Promontory al Gippsland.

En la ŝtato de Tasmanio la Tasmania korako estas unu el la nur kvar indiĝenaj birdoj kiuj ne havas leĝan protekton for de la naciaj parkoj kaj aliaj rezervejoj. La aliaj tri neprotektitaj specioj estas la Tasmania galinolo (Tasmania endemismo), la Granda kormorano kaj la Blanknigra kormorano. Ĉiuj aliaj indiĝenaj tasmaniaj birdoj estas listitaj kiel protektitaj sub la Nature Conservation Act 2002 de la stato.

Kutimaro redakti

Dieto redakti

Tiu aŭstralazia specio estas tipa ĉiomanĝanto kiu prenas ampleksan gamon de manĝaĵoj kiel insektoj, kadavraĵoj, fruktoj, greno kaj vermoj. Oni scias, ke ĝi eĉ mortigis kaj manĝis birdojn tiom grandajn kiom la Blanka mevo (Larus novaehollandiae) per ruzaĵoj kiel pretendo manĝi tiom apude ke ili povas mortigi ĝin.

Nestumado redakti

La nesto estas konstruita el bastonetoj, tre simila al kontinenta Aŭstralia korako kaj kiel la nestoj de tiu, konstruita ĉiam alte en altaj arboj.

Fotoligoj redakti

Referencoj redakti