Thanesar, hindie: थानेसर, sanksrite kun latinaj literoj Staniŝvara (loko de Dio) estas kuntirita historia urbo kaj municipo kun Kurukŝetr en nordokcidenta Barato, en norda parto de subŝtato Harjano, en la distrikto de Kurukŝetr. La loknomon komprenu kiel malnova Kurukŝetr.

Thanesar
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 136118
Demografio
Geografio
Geografia situo 29° 58′ N, 76° 49′ O (mapo)29.96883476.824909Koordinatoj: 29° 58′ N, 76° 49′ O (mapo) [+]
Alto 232 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Thanesar (Harjano)
Thanesar (Harjano)
DEC
Thanesar
Thanesar
Situo de Thanesar
Thanesar (Barato)
Thanesar (Barato)
DEC
Thanesar
Thanesar
Situo de Thanesar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kurukshetra [+]
vdr
Maŭzoleo en Thanesar

Demografio redakti

En 2011 Thanesar (supozeble kun Kurukŝetr) havis 154 962 da loĝantoj kun legoscio 86%, pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio redakti

Thanesar situas en montetaro en averaĝa alteco de 232 metrojn laŭ la marnivelo. Ambala troviĝas 32, Jamunanagar 42, Karnal 43, Kajthal 52, Patiala 54, Saharanpur 67, Panĉkula 73, subŝtata sidejo Ĉandigaro 76, tutlanda ĉefurbo Delhio 162, Mumbajo 1298, Kolkato 1417 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Ĉirkaŭ 1200-1000 antaŭ Kristo la hinduoj jam okupis tiun areon, kiu estas ĉirkaŭita de speciala aŭreolo kiel "sankta" tero. La loko estis konstante menciita en Ajurvedo kaj similaj verkoj. Thanesar estas lulilo de la Brahmismo kaj ĝia kulturo, de kie ĝi disvastiĝis ĉie en Barato. Ĝi ankaŭ estas naskiĝloko de la hinda epopeo. La milito de Kurukŝetro (nagarie: कुरुक्षेत्र युद्ध) estas esenca parto de la hinda verko Mahabarato.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Milito de Kurukŝetro.

Thanesar estis la ĉefurbo de dinastio, kiuj regis post falo de la Gupta imperio. La templo estis detruita kaj prirabita en 1011. En 2017 la registaro deklaris plena Kurukŝetr sankta urbo kaj vendo, posedo kaj konsumo de viando estas malpermesitaj en la municipo pro ĝia religia signifo.

 
Eksteroj de la tombo
 
Iama moskeo

Lingvoj redakti

En Thanesar la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj la harjana lingvoj, al kiu aldoniĝis la angla kaj panĝaba lingvoj.

Religioj redakti

En Thanesar 92% de la populacio estas hinduoj.

Klimato redakti

Thanesar situas en duonarida klimato. Jare pluvas meze po 758 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte en julio kaj aŭgusto. La jara averaĝa temperaturo estas 24 °C.

Trafiko redakti

Al Thanesar (nature same al Kurukŝetr) alvenas 3 fervojaj linioj el Ambala, Karnal kaj Kaithal. Traira ĉefvojo trairas la urbegon de okcidento al oriento, krome norda-suda ĉefvojo preteriras. Ankaŭ funkcias 2 flankovojoj al la najbaraco. La internacia flughaveno troviĝas ĉe Ĉandigaro.

Vidindaĵoj redakti

  • pluraj preĝejoj, aparte menciinda hinduaj sanktaj lokoj kun pilgrimaj cellokoj
  • maŭzoleo

Fontoj redakti

  • WikiTrans