Theodor Hartwig

aŭstra aŭtoro

Theodor HARTWIG (naskiĝis 1872-11-25 en Vieno kiel Theodor Herzl[1]; mortis 1958-02-05 en Brno[2]) estis aŭstra kulturfilozofo, publikigisto kaj funkciulo en diversaj organizaĵoj de la liberpensula movado.

Hartwig, Theodor
aŭstra kulturfilozofo, publikigisto kaj liberpensulo
aŭstra kulturfilozofo, publikigisto kaj liberpensulo
Persona informo
Aliaj nomoj Herzl, Theodor (naskiĝnomo)
Naskiĝo 25-an de novembro 1872 (1872-11-25)
en Vieno
Morto 5-an de februaro 1958 (1958-02-05) (85-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj germana
Ŝtataneco AŭstrioCislajtio
Alma mater Deutsche wissenschaftliche Prüfungs-kommission für das Lehramt an Mittelschulen in Prag
Familio
Edz(in)o Catharina Hartwig
Infanoj Mela Spira • Greta Hartwig-Manschinger
Okupo
Okupo aŭtoro
vdr

Vivo kaj agadoj redakti

Theodor Hartwig naskiĝis en 1872 kiel Theodor Herzl en juda familio. En 1895, dum sia studado de sociologio, li konvertiĝis al katolikismo kaj ŝanĝis samtempe sian nomon por ne esti konfuzita kun la tiam jam konata cionisto Theodor Herzl. Inter 1896 kaj 1920 lia edzino estis Catharina Hess[3], kaj de tiu geedzeco devenas la filinoj, la verkistinoj Mela Spira kaj Grete Manschinger. Pli poste naskita filo Kurt sin mortigis en 1924.[4]

Ekde 1902 li estis instruisto en la reallernejo Wiener Neustadt en Wiener Neustadt, ekde 1905 asistanto ĉe teknika instituto en Berlino.[2]

La konvertiĝo de Hartwig al katolikismo okazis nur formale. Ĉiujn liajn verkojn, per kiuj li publike elpaŝis ekde la 1920-aj jaroj – en kiu tempo li jam havis akademian karieron kiel profesoro de sociologio malantaŭ si – karakterizas decida antiklerikalismo kaj ateismo. Hartwig nun agis kiel funkciulo kaj organizanto de diversaj liberpensaj grupoj, precipe la “proletaj liberpensuloj”. Dum iu tempo li estis eldonanto de regionaj (ekz. Freier Gedanke. Organ des Bundes Proletarischer Freidenker in der CSR.) kaj superregionaj (ekz. Der Atheist. Organ der Internationalen Freidenker-Union) periodaĵoj. Li estis marksisto ĝis la fino de la 1930-aj jaroj, sed li neniam aliĝis al iu marksisma partio.

Kvankam Hartwig estis profesoro, liaj verkoj ne estis profesorecaj sciencaj verkoj, sed sur scienca bazo verkitaj popularigoj de la marksisma mondrigardo. Ili celis kuraĝigi homojn agi laŭ la marksa precepto, ke gravas ŝanĝi la mondon. Farante tion, Hartwig, kiu ĉerpis ekkomprenojn el la tiutempe nova psikanalizo, rilatigis sin ne nur al la ekonomiaj problemoj de la homoj, sed ankaŭ al la personaj kaj psikaj, kies pli profundajn kaŭzojn li same klarigis el la ekzistanta socia ordo, por kies ŝanĝo li sekve pledis.[5] Kvankam li ne estis psikologo, li tiumaniere tre proksimiĝis al la strebadoj de la “Sexpol”-movado fondita de la psikanalizisto Wilhelm Reich, eksigita en 1933 de la Komunista Partio de Germanio. Hartwig recenzis Massenpsychologie des Faschismus kaj aliajn librojn de Reich tre pozitive en kelkaj liberpensaj gazetoj, kaj en la 1930-aj jaroj li aperigis verkojn en la revuo de Reich Zeitschrift für Politische Psychologie und Sexualökonomie.[6]

Jam en lia verko “Kritische Bemerkungen zum VIII. internationalen Philosophen.Kongress 1934 in Prag“[7] estas konstatebla ŝanĝiĝo en la verkistaj ambicioj de Hartwig. Lia celgrupo ne plu estas la popolamasoj, sed progresemaj intelektuloj, ĉe kiuj malorientiĝo minacis pro la politika venko de la nacisocialismo kaj la stalinisma evoluo en Sovetunio. Oni pli forte rimarkas la inkliniĝon al filozofio en lia unua postmilite verkita libro. Sed li ĉiam ankoraŭ estas politikemulo, kion klare signalas jam la subtitolo de lia traktaĵo pri ekzistadismo: "politike reakcia ideologio."

Verkoj (elektitaj) redakti

  • Der kosmopolitische Gedanke. Gesammelte Aufsätze zur Geschichte und Kritik der Humanisierungsbestrebungen der Menschheit. Ludwigsburg: Verlag „Friede durch Recht“ 1924
  • Jesus oder Karl Marx? Vieno: Verlag Rudolf Cerny 1925, ampleksigita eldono 1926
  • Mit oder ohne Gott? Eine Kapuzinerpredigt in sozialistischer Beleuchtung. Vieno: Verlag Rudolf Cerny 1926
  • Soziologie und Sozialismus. Einführung in die materialistische Geschichtsauffassung. Jena: Urania-Verlagsgesellschaft 1927
  • Die Revolutionierung der Frau. Tetschen-Bodenbach/CSR: Bund proletarischer Freidenker 1927.
  • [kun Max Adler, Fritz Lewy i. a.]: Unsere Stellung zu Sowjet-Russland. Lehren und Perspektiven der russischen Revolution. kun antaŭparolo de Max Seydewitz. Berlino: Marxistische Verlagsgesellschaft 1931
  • Der Faschismus in Deutschland. Freidenkerbund von Nordamerika, Wisconsin 1933 (metita en la liston de verkoj malpermesitaj de la nazioj)[8]
  • Die Krise der Philosophie. Kritische Bemerkungen zum VIII. Internationalen Philosophenkongress 1934 in Prag. Prago: Verlag Michael Kacha 1935
  • Der Sinn der „religiös-sittlichen“ Erziehung. en: Zeitschrift für Politische Psychologie und Sexualökonomie, 4 (1937), kajero 3, p. 203–205 (online)
  • Die Tragödie des Schlafzimmers. Beiträge zur Psychologie der Ehe. Vieno: Verlag Rudolf Cerny 1947
  • Der Existentialismus. Eine politisch reaktionäre Ideologie. Vieno: Verlag Rudolf Cerny 1948
  • Hamlets Hemmungen. Eine psychologische Studie. Vieno: Verlag Rudolf Cerny 1952

Referencoj redakti

  1. Geburtenbuch IKG Wien, volumo E, n-ro 4257 (Faksimilo ĉe FamilySearch, senkosta registriĝo necesas).
  2. 2,0 2,1 Hartwig, Theodor. en: Susanne Blumesberger, Michael Doppelhofer, Gabriele Mauthe (eldonintoj): Handbuch österreichischer Autorinnen und Autoren jüdischer Herkunft. 18. bis 20. Jahrhundert. Vol. 1. Saur, Munkeno 2002, ISBN 3-598-11545-8, p. 508.
  3. Trauungsbuch Wien Rossau, tom. XIV, fol. 417 (Faksimilo).
  4. vd. la libron de Hartwig Vorbei... Skizzen und Reflexionen. Vieno: Anzengruber-Verlag Brüder Suschitzky 1927. La libro komenciĝas per portreto de Kurt, "filo, amiko kaj kunbatalanto" de Hartwig, kaj al Kurt ĝi estas ankaŭ dediĉita.
  5. Hartwig pravigas tion en la antaŭparolo de Soziologie und Sozialismus: “Eble povas impresi kiel strange, ke mi dediĉis apartan konsideron al la anima evoluo de la homo.” Li klarigas, ke li faris tion, ĉar al la marksismo oni – malprave – riproĉas, ke ĝi vidas la homon nur kiel marioneton de la ekonomiaj aktivecoj.
  6. Librorecenzoj kaj mallongaj artikoloj, ekz. Der Sinn der „religiös-sittlichen“ Erziehung. En: Zeitschrift für Politische Psychologie und Sexualökonomie, 4 (1937), Kajero 3, p. 203–205.
  7. Die Krise der Philosophie 1935
  8. Eintrag in der Liste der verbotenen Bücher