Tierga

municipo en Zaragozo

Tierga [TJERga] estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Aranda kies ĉefurbo estas Illueca, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Tierga
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50269
Demografio
Loĝantaro 174  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 36′ N, 1° 36′ U (mapo)41.6064916-1.6061447Koordinatoj: 41° 36′ N, 1° 36′ U (mapo) [+]
Alto 632 m [+]
Areo 66,131163 km² ( 661 3.1 163 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tierga (Provinco Zaragozo)
Tierga (Provinco Zaragozo)
DEC
Tierga
Tierga
Situo de Tierga
Tierga (Hispanio)
Tierga (Hispanio)
DEC
Tierga
Tierga
Situo de Tierga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tierga [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo.
 
Preĝejo.
 
Mudeĥara sonorilturo.

Tierga estas municipa teritorio en la nordoriento de la komarko Aranda, kie ĝi estas inter Trasobares norde kaj Mesones de Isuela sudoriente. Je ĉirkaŭ 5 km de la loĝloko estas kuŝejo de fero (hematito) tre bonkvalita, nome mino Santa Rosa. Ĝi estis ekspluatita ekde la komenco de la 20-a jarcento, kaj la mineralo estis transportita pere de aera kablo al la fervoja stacio de Calatayud. Ekde la 1960-aj jaroj, la mineralo estas ekspluatita por akiri ruĝan farbon.​

La loĝloko Tierga mem estas je 86 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 700 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Isuela, alfluanto de la rivero Jalón kaj 30 km sudoriente de la Sierra del Moncayo. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-2302 laŭ kiu ĝi estas inter Trasobares norde kaj Mesones de Isuela sudoriente.

Historio redakti

Estis setlejo de keltiberoj nome Tertakom.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis ĉefe de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj. Krome estis ankaŭ juda komunumo. En la sekvaj jarcentoj regis la lokon nobelaj gravuloj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Tierga kie oni plialtiĝis el 292 loĝantoj en 1991 ĝis nunaj 190 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la preĝejo de Sankta Johano kun bela mudeĥara sonorilturo, la restaĵoj de la kastelo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti