Tom Boles

brita skota astronomo

Thomas BOLES (naskiĝis en 1944 en Lennoxtown, Skotlando) estas brita (skota) amatora astronomo, radioelsendisto kaj iama inĝeniero pri telekomunikado kaj komputado. Li observas elde sia privata Observatorio de Coddenham[1] en Suffolk, Anglio, de MPC kodo 234.[2] Li estas konata pro esti malkovrinta rekordan nombron da supernovaoj.

Li estis prezidento de la British Astronomical Association de 2003 ĝis 2005 kaj vicprezidento de 2005 ĝis 2007 ; li estas ano de la Royal Astronomical Society kaj ekzamena moderatoro pri astronomio por la Internacia Bakalaŭro. Ĉe la Internacia Astronomia Unio, li estis ano de la Divido VIII Galaksioj, kaj Universo ; kaj de la " Komisiono 28 " ĝis 2012 kaj 2015 respektive. Li estas nun ano de la dividoj C kaj J (Eduko, Popularigo kaj Heredaĵo, Galaksioj kaj Kosmologio)[3]

Thomas BOLES estas tenanto de licencio pri biokemio de The Open University, li tenis postenojn de nivelo Direktoro dum periodo de 18 jaroj en kvar transnaciaj firmaoj pri komputado. Li emeritiĝis en 2001 por dediĉi sin al astronomio kaj ties popularigo

Malkovroj redakti

Li tenas la rekordon de la malkovroj de supernovaoj kun 149 supernovaaj malkovroj[4] [5] (sentroniginte Fritz Zwicky, kiu malkovris 123 supernovaojn antaŭ sia morto en 1974). Li ankaŭ malkovris novaon en la Andromeda galaksio kaj la asteroidon 84417 Ritabo la 5-an de oktobro 2002, kiun li dediĉis al sia edzino Rita Boles

Publikaĵoj redakti

Thomas BOLES estas kun-aŭtoro de tri libroj pri populara astronomio :

  • 2008 Yearbook of Astronomy, eldonita de Sir Patrick Moore(Pan Macmillan)
  • More Small Astronomical Observatories, eldonita de Sir Patrick Moore – (Springer Science + Business Media)
  • The Science and Art of CDD Astronomy, eldonita de Ratledge – (Springer Science + Business Media)

Li publikigis multenombrajn artikolojn en Astronomy Now, Sky & Telescope, la Journal of the British Astronomical Association, The Astronomer, kaj en la aŭstra The Star Observer. En 2007, li kun-aŭtoris esploran artikolon pri "giganta eksplodo du jaroj antaŭ la kora kolapso de mashava stelo " en la revuo Nature[6]

Liaj televidaj elsendaĵoj inkludas kun-prezentadon de Tomorrow's World de BBC1 kaj aperoj ĉe pluraj programoj de la BBC kiel The Sky at Night, Final Frontiers, All Night Star Party (elde Jodrell Bank); BBC Astronomers kaj ITV Vera Productions. Lia radiofoniaj elsendaĵoj inkludas Radio 2, Suffolk Radio, BBC Essex, Radio Northampton, Three Counties Radio, Radio Scotland, World Radio (Nederlando) kaj BBC Citizen Science.

Honoroj redakti

En 2008 li ricevis la Medalon Merlin de la British Astronomical Association, en agnosko de sia kontribuo al la antaŭeniro de astronomio. Li ricevis la Premion George Alcock de la revuo The Astronomer Magazine. Li prezentis la inaŭguran lekcion de la Memorialo Thomas Tannahill laŭ postulo de la Astronomical Society of Glasgow.

La asteroido 7648 Tomboles estis nomita en lia honoro.[7]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tom Boles en la angla Vikipedio.