Topolno (Simferopola distrikto)
Topolno (ruse Топольное, ukraine Топольне, krime-tatare Topolnoye) estas relative nova vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 211 homoj[1].
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Topolno ruse Топольное ukraine Топольне krime-tatare Topolnoye | ||||
Foto de la vilaĝo
(ĝiaj domoj videblas proksime inter la arboj; la domoj dekstre kaj fore apartenas al la vilaĝo Partizansko) | ||||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Perova komunumo | |||
Koordinatoj: | 44° 51′ N, 34° 6′ O (mapo)44.84444444444434.094444444444Koordinatoj: 44° 51′ N, 34° 6′ O (mapo) | |||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~365 m | |||
Areo: | 0,07 km² | |||
Loĝantaro: | 211 (laŭ 2001) | |||
Poŝtkodoj: | 97566 | |||
Telefonkodo: | +380-652 | |||
Hor-zono: | UTC+3 | |||
Oficiala paĝaro nekonata | ||||
| ||||
| ||||
Topolno en la Komunejo | ||||
Geografio redakti
La vilaĝo situas en la suda parto de la Simferopola distrikto proksimume 4,5 kilometrojn sude de Simferopolo ĉe la negranda rivero Sablinka (kiu estas dekstra alfluanto de Almo). La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Partizansko (situanta proksimume duonkilometron sud-okcidente) kaj Konstantinovko (situanta ĉ. 1,5 kilometrojn nord-oriente).
Historio redakti
La vilaĝo aperis baldaŭ post la Dua mondmilito kiel setlejo de la agrikulturistoj de la novkreita sovĥozo.
La 8an de septembro 1958 per la decido de la Krimea plenum-komitato la setlejo ricevis statuson de loĝloketo kun la nomo Topolnoje (la rusa nomo signifas laŭvorte popla, poploriĉa). Ekde la jaro 1965 ĝi apartenas al la Perova komunumo.
Per la decido de la Parlamento de Aŭtonoma Respubliko Krimeo la 19an de decembro 2007 la loĝloketo ricevis oficialan statuson de vilaĝo[2].
Dinamiko de la loĝantaro redakti
- 1989 — 170 homoj
- 2001 — 211 homoj
Nuntempo redakti
Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 211 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 197 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 7,1 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 76[3].
La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas pri agrikulturo. Krome en la vilaĝo funkcias negranda brik-uzino kaj argil-minejo.
Per la busa trafiko la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la aliaj vilaĝoj de la Perova komunumo.
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Topolno en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-19.
- ↑ Informo pri la status-ŝanĝo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-12-19.[rompita ligilo]
- ↑ 3,0 3,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-19.
Ligiloj redakti
- Oficialaj informoj pri Topolno en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-19.
- Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-19.
La loĝlokoj de la Simferopola distrikto | |||
---|---|---|---|
Urbotipaj loĝlokoj | |||
Vilaĝoj: |
Akropolo • Aleksandrovka • Anajurto • Andrusovo • Arkadjevka • Beloglinka • Ĉajkino • Ĉajkovsko • Ĉistenko • Demjanovka • Denisovko • Divnoje • Dmitrovo • Dobro • Donskoje • Druĵno • Dubko • Fersmanovo • Fontano • Gruŝevo • Ĥaritonovka • Ivanovko • Ĵivopisnoje • Ĵuravljovka • Kamiŝinko • Kaŝtanovo • Kizilovo • Kljonovka • Klinovko • Kluĉevoje • Kluĉo • Kolĉugino • Kolodeznoje • Konstantinovko • Krasnaja Zorjka • Krasnoje • Krasnoleso • Krasnovko • Kubanskoje • Kuprino • Kurgannoje • Lazarevko • Lekarstvennoje • Lesnoselo • Levadko • Lozovo • Mazanko • Malenkoje • Meĵgornoje • Mirnoje • Moloĉno • Mramorno • Niĵnekurgannoje • Novij Mir • Novij Sad • Novoandrejevka • Novonikolajevko • Novosjolovka • Novozburjevko • Obrivo • Opuŝko • Partizansko • Peredovoje • Perevalno • Perovo • Pervomajskoje • Petropavlovko • Petrovka • Pionersko • Poĵarskoje • Privolno • Proljotnoje • Prudovoje • Ravnopolje • Radzolje • Rodnikovoje • Skvorcovo • Sofijevka • Solneĉnoje • Solovjovko • Sovĥoznoje • Spokojnoje • Storoĵevoje • Strogonovko • Suĥoreĉje • Sumskoje • Ŝafrannoje • Ŝirokoje • Teplo • Teplovka • Topolno • Triprudno • Trudolubovo • Trudovo • Ukrainko • Ukromnoje • Uroĵajnoje • Verĥnekurgannoje • Veselo • Vinnickoje • Vodnoje • Zaleso • Zareĉno | ||
Loĝloketoj |
Ajkavano • Davidovo • Ŝkolnoje |