Zareĉno (Simferopola distrikto)

Zareĉno (ruse Заречное, ukraine Зарічне, krime-tatare Şumhay) estas vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 2086 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Ŝumĥaj.

Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Zareĉno
ruse Заречное
ukraine Зарічне
krime-tatare Şumhay
Foto de la vilaĝo kaj de la Ajana akvorezervujo
Foto de la vilaĝo kaj de la Ajana akvorezervujo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Dobra komunumo
Koordinatoj: 44° 51′ N, 34° 16′ O (mapo)44.85555555555634.265277777778Koordinatoj: 44° 51′ N, 34° 16′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~380 m
Areo: 3,44 km²
Loĝantaro: 2086 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97576
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Ŝumĥaj (ĝis 1945)

Oficiala paĝaro nekonata

Zareĉno (Krimeo)
Zareĉno (Krimeo)
DMS
Zareĉno
Zareĉno
Zareĉno
Situo de Zareĉno sur la mapo de Krimeo
Zareĉno (Simferopola distrikto)
Zareĉno (Simferopola distrikto)
DMS
Zareĉno
Zareĉno
Zareĉno
Situo de Zareĉno sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Zareĉno en la Komunejo
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo situas en la valo de la rivero Salgiro (sur ĝia maldekstra bordo) ĉe la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto ĉ. 20 kilometrojn for de Simferopolo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Dobro (nordoriente) kaj Perevalno (sudoriente), kun kiuj Zareĉno preskaŭ kunkreskiĝis. Apud la vilaĝo situas mezgranda Ajana akvorezervujo; la vilaĝo estas ĉirkaŭita de grandaj somerdomaj terenoj.

Historio redakti

Sur la teritorio de la vilaĝo oni trovis multajn bronz-epokajn restaĵojn de la homa aktivado, kiuj atestas, ke la ĉirkaŭaj teritorioj estis loĝataj jam en la antikva tempo[2]. La loĝloko sur la nuna loko aperis en la 16a jarcento p. K.; tiam ĝi estis loĝata plejparte de grekoj kaj havis nomon Ajan (Aj-Jan, kio tradukite signifas Sankta Johano; tiu nomo daŭre estas uzata por alnomi la proksiman Ajanan akvorezervujon).

La unua skriba mencio pri la vilaĝo (sub la nomo Ŝemkaj) aperis en la jaro 1784. Laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1805 la vilaĝo (tiam menciita kiel Ŝemanaj) estis loĝata de 119 homoj (ĉiuj krime-tataroj). Meze de la 19a jarcento la vilaĝo ege malgrandiĝis pro amasa elmigro de la krime-tatara loĝantaro en Turkion (la statistikaj informoj de la jaro 1864 mencias nur 29 loĝantojn). Poste la loĝantaro iom post iom kreskis.

Post la Oktobra revolucio grekoj denove konsistigis rimarkindan parton de la vilaĝa loĝantaro. Post la deporto de la krimeaj popoloj (grekoj kaj krime-tataroj) en la jaro 1944 la vilaĝo ege malgrandiĝis, tamen relative rapide kreskis pro la bona situo kaj aktiva agrikulturado. Laŭ la decido de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la 21an de aŭgusto 1945 la vilaĝo estis alinomita kiel Zareĉnoje[3] (la nomo en la rusa signifas laŭvorte "(la) transrivera"). Ekde la jaro 1968 la vilaĝo apartenas al la Dobra komunumo.

Dinamiko de la loĝantaro redakti

  • 1805 — 119 homoj
  • 1864 — 29 homoj
  • 1887 — 91 homoj
  • 1926 — 599 homoj (335 rusoj, 224 grekoj, 32 ukrainoj, 2 krime-tataroj)
  • 1939 — 312 homoj
  • 1989 — 1479 homoj
  • 2001 — 2086 homoj

Nuntempo redakti

Laŭ la rezultoj de la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 2086 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 2105 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 343,7 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 628.

La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. Lozovo estas ligita al Simferopolo per busa trafiko. Krome, tra la vilaĝo pasas la interurba trolebusa linio Simferopolo-Jalto.

Referencoj redakti

Ligiloj redakti


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje