Mramorno (Simferopola distrikto)

Mramorno (ruse Мраморное, ukraine Мраморне, krime-tatare Büyük Yanköy) estas vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 88 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Bujuk-Jankoj. Mramorno famas pro tio, ke ĝi estas la plej proksima logloko al la samnoma kaverno; la sola aŭtovojo kondukanta al la kaverno pasas tra la vilaĝo.

Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Mramorno
ruse Мраморное
ukraine Мраморне
krime-tatare Büyük Yanköy
Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Dobra komunumo
Koordinatoj: 44° 49′ N, 34° 16′ O (mapo)44.82222222222234.259722222222Koordinatoj: 44° 49′ N, 34° 16′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~500 m
Areo: 0,2 km²
Loĝantaro: 88 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97571
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Bujuk-Jankoj (ĝis 1945)

Oficiala paĝaro nekonata

Mramorno (Krimeo)
Mramorno (Krimeo)
DMS
Mramorno
Mramorno
Mramorno
Situo de Mramorno sur la mapo de Krimeo
Mramorno (Simferopola distrikto)
Mramorno (Simferopola distrikto)
DMS
Mramorno
Mramorno
Mramorno
Situo de Mramorno sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Mramorno en la Komunejo
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo situas en la sudorienta parto de la Simferopola distrikto sur la nordokcidentaj deklivoj de la malsupra ebenaĵo de la monto Ĉatirdago (proksimuma alto super la marnivelo estas 500 m.). La distanco ĝis Simferopolo estas ĉirkaŭ 12 kilometroj; je la distanco de ĉirkaŭ 4 kilometroj troviĝas la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto. Apud la vilaĝo situas negranda samnoma akvorezervujo, nutrata de kelkaj malgrandaj riveretoj.

La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Zareĉno (norde) kaj Krasnoleso (okcidente). La vilaĝon ĉirkaŭas sufiĉe grandaj somerdomaj terenoj.

Historio redakti

Laŭ la rezultoj de arkeologiaj esploroj la teritorio ĉirkaŭ la vilaĝo estis loĝata jam en paleolitiko (antaŭ 40-50 mil jaroj). La vilaĝo sur la nuna loko aperis en la 17a jarcento[2]; la unua skriba mencio pri ĝi aperis en la jaro 1685. Verŝajnas, ke jam tiam la vilaĝo (menciita en la tiamaj dokumentoj kiel Jankuli) estis sufiĉe granda, ĉar en la jaro 1778 oni transloĝigis el la vilaĝo sur la nordajn bordojn de la Azova maro 354 grekojn[3] (do la entuta loĝantaro estis eĉ pli granda; la transloĝigo okazis laŭ la tiama politiko de la Rusia Imperio, kiu penis per tio protekti la kristanojn en Krimeo).

La statistikaj informoj de la jaro 1784 mencias, ke sur la loko de nuna Mramorno ekzistis 2 vilaĝoj: Bjuk Jenikoj Aŝaga kaj Bjuk Jenikoj Jekari. La informoj de la jaro 1805 mencias, ke la vilaĝo Bujuk-Jenikoj konsistis el 147 kortoj kaj estis loĝata de 790 loĝantoj (ĉiuj — krime-tataroj). Meze de la 19a jarcento la loĝantaro iom malkreskis pro la amasa elmigro de la krime-tataroj en Turkion: la statistikaj informoj de la jaro 1864 mencias, ke la vilaĝo estis loĝata de 337 homoj. En la jaro 1887 la vilaĝo havis jam 127 kortojn kaj 696 loĝantojn. La moderna formo de la krime-tatara nomo de la vilaĝo (Bujuk-Jankoj) estis oficiale ekuzita ekde la jaro 1915.

En la jaro 1940 la vilaĝo iĝis centro de la loka komunumo. Maje 1944 la krime-tatara loĝantaro de Krimeo estis deportita en la mez-aziajn respublikojn de USSR. Jam la 12an de aŭgusto 1944 oni decidis kompensi mankon de la loĝantoj en la vilaĝo per transloĝigo de kolĥozanoj el diversaj regionoj de RSFSR[4]. La 21an de aŭgusto 1945 per la decido de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝo estis alinomita kiel Mramorno (la rusa nomo laŭvorte signifas (la) marmora) kaj la koncerna komunumo — kiel Mramorna komunumo[5].

En la jaro 1948 la Mramorna komunumo estis abolita kaj la vilaĝo estis aligita al la Zareĉna komunumo. Ne pli poste, ol en 1968 la vilaĝo estis aligita al la novkreita Dobra komunumo.

Dinamiko de la loĝantaro redakti

  • 1805 — 790 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
  • 1849 — 470 homoj
  • 1864 — 337 homoj
  • 1887 — 696 homoj
  • 1897 — 725 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
  • 1926 — 688 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
  • 1939 — 692 homoj
  • 1989 — 64 homoj
  • 2001 — 88 homoj

Nuntempo redakti

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 88 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 65 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 19,4 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 29. Apud la vilaĝo ekzistas funkcianta minejo, kie oni elfosas belan rozkoloran marmoron[2].

Sufiĉe proksime (ĉ. 3 kilometrojn for, se mezuri rekte; kvankam la aŭtovojo estas signife pli longa) al la vilaĝo situas fama vidindaĵo de Krimeo — la Marmora kaverno. Ĝi estas amase vizitata (ĉefe dum varmaj sezonoj) de multaj ripozantoj, kiuj alvenas el ĉiuj grandaj loĝlokoj de Krimeo; la sola aŭtovojo, kondukanta al la kaverno, pasas tra Mramorno. En la jaroj 2008-2009 apud Mramorno estis organizita zoo-simila «Parko de birdoj»[6].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Mramorno en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-03.
  2. 2,0 2,1 2,2 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-03.
  3. Informoj pri la transloĝigitaj kristanoj (ruse). azovgreeks.com (1778-10-18). Alirita 2013-10-03.
  4. Teksto de la ordono de la Ŝtata Defend-komitato de USSR pri la trasloĝigo (ruse). teatrskazka.com (1944-08-12). Arkivita el la originalo je 2013-09-21. Alirita 2013-10-03.
  5. La teksto de la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR (ruse). road-crimea.narod.ru. Alirita 2013-10-03.
  6. Parko de birdoj en Mramorno (ruse). suntime.com.ua. Alirita 2013-10-03.

Ligiloj redakti


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje