Trirada kamioneto

vehiklotipo

Trirada kamionetomotortriciklo por malpeza transporto estas trirada vehiklo kies antaŭa parto deriviĝas de la mekanika parto de motorciklo dum la malantaŭa parto estas ŝarĝejo kiel ĉe varvehiklo.

Triradaj kamionetoj Piaggio.

En la unuaj versioj la adaptado de la motorciklo limiĝis al la modifo de la malantaŭa parto anstataŭante la malantaŭan radon per durada akso. Laŭ la tempopaŝo la modifoj fokusis al la antaŭa parto de la vehiklo, kie oni anstataŭis la tipan sintenon de motorcikla ŝoforado al protektita sinteno per adoptado de budo.

La unuaj modeloj ekipiĝis per motoroj de alta cilindrenhavo, karakteraj de la produktado de la epoko, sed laŭ la tempopaŝo ili malgrandiĝis, ĝis nuntempe estas versioj de tre malalta cilindrenhavo kiujn oni rajtas ŝofori eĉ sen neceso havi kondukpermesilon. Tia okazas ĉe Ape.

Tiu vehiklo povas adopti diversajn formojn, kiel kamioneto, skatolo aŭ transporto de pasaĝeroj (konata ankaŭ kiel aŭto-rikiŝo aŭ motor-rikiŝo). Ili estas vehikloj tre rekomendindaj por urba liverado pro malalta kosto kaj facila manovreblo pro siaj malgrandaj dimensioj. Tiukadre ili sukcesis ekzemple en Italio en la unua duono de la 20-a jarcento, kiam preskaŭ ĉiu fabrikanto de motorcikloj inkludis iun tipon de triciklo en siaj proponoj. La unua sukcesa estis Moto Guzzi en 1928, per sia modelo Ercole, kaj sekvis MV Agusta, Aermacchi, Lambretta kaj Piaggio kiu fabrikis unu el plej disvastigitaj modeloj nome Ape.