Trompodemando, opinidemando aŭ alivorte malsimpla demandologik-trompo estas demando kia enhavas kontestitan aŭ nesubtenitan supozon (ekz., supozon pri kulpeco).[1]

Krome, kiel neformala logik-trompo depende de uzo, tiajn demandojn oni povas uzi kiel retorikilo: la demando provas limigi rektajn replikaĵojn estonte ĉefe tiuj kiuj servas la demandantan celon.[2] La tradicia ekzemplo estas la demando “Ĉu vi denove batis vian edzinon?” Ĉu ajn la replikonto respondos per “jes” aŭ “ne”, li konfesus ke li havas edzinon kaj ke li batis ŝin pasinte. Do tiujn faktojn antaŭsupozas la demando, kaj tiukaze estas trompo, ĉar tio malliberigas la replikonton al unu respondo, kaj la eraron de multe da demando faras.[2] La logika trompo bezonas kuntekston por ties efekto: ĉar demando antaŭsupozas ion el kio ne sekvas ke la demando estas logika trompo. Nur kiam tiuj antaŭsupozoj ne sendube konsentas al tio kion la demando faras tiuokaze la argumento enhavanta ilin estas logika trompo.[2] Do la demando eble estas logika trompo en specifa kunteksto, sed ne nepre. Ekzemple, la citita demando ne estus logika trompo se tion farus dum juĝado dum kiu la akuzito estas jam konfesinta ke li batis sian edzinon.[2]

Referencoj redakti

  1. Gregory Bassham. (2004) Critical Thinking. McGraw-Hill. ISBN 9780072879599.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Douglas N. Walton, Informal logic: a handbook for critical argumentation, Cambridge University Press, 1989, (ISBN 0-521-37925-3), pp. 36–37

Eksteraj ligiloj redakti