Urbodomo de Vác
La Urbodomo de Vác estas baroka historia monumento en meza parto de Vác.
Historio redakti
Laŭ dokumento en 1680 en tiu ĉi loko turka banejo etendiĝis, sed laŭ alia dokumento en 1718 jam urbodomo funkciis. En 1736 oni komencis trakonstrui ĝin. La fina trakonstruo okazis en 1764, ĉar tiam Maria Tereza de Aŭstrio vizitis la urbon. La konstruaĵo estis pligrandigita en 1910.
Konstruaĵo redakti
La unuetaĝa urbodomo situas inter aliaj domoj ĉe angulo de placo kaj strato laŭ trotuaroj. La konstruaĵo formas U-majusklon. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias. En flankoj de la enireja pordo 2 kolonoj estas videblaj. Pli supre sur la etaĝo balkono estas videbla, ĉe la tegmento la blazono estas videbla. Plej supre meze estas videbla skulptaĵo pri greka diino Justicia, flanke po unu inoj, kiuj tenas blazonojn de Hungario kaj episkopo Christoph Anton von Migazzi.
Fontoj redakti
-
Vido al la urbodomo (situa post la verdaj ombreloj) -
Fontano ĉe la urbodomo -
Flanka parto de la urbodomo -
Parto de la urbodomo el la korto