i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Angelika Duerre!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 11:03, 5. Mar 2008 (UTC)

Kara Angelika,

Via artikolo pri Vegetala karbo estas tre malfacile komprenebla, kaj fakte eĉ forigenda en sia nuna formo. Ĉu vi estus sufiĉe afabla por reverki pli bonan enkondukon ? Antaŭdankas vin Thomas Guibal 15:37, 31. Mar 2008 (UTC)

Mi ĵus legis mesaĝon de Lu kaj lernis, ke miaj mesaĝo kaj forig-propono ŝokis vin. Tio kompreneble ne estis mia celo, kaj mi pardonpetas pro tio. Mi konscias, ke vi estas novulino en nia enciklopedio kaj mi riproĉas nenion al vi. Estas tute normala kaj kutima, ke novuloj verku malperfektajn aŭ iom fuŝajn artikolojn : mi korektas tiajn novaĵojn ĉiutage kaj kutimas pri tio. Mi registris forig-proponon nur kaze, ke vi ne plibonigu la artikolon antaŭ unu aŭ du semajnoj : sen tia forig-propono, mi rapide forgesus la ekziston de tiu artikolo kaj ne plu memorus, ke ĝi estas traktenda afero. Amike, Thomas Guibal 10:24, 1. Apr 2008 (UTC)
 

Gratulon ! Via nova artikolo estas tre bona. Mi ĝojas, ke vi lernis nian regularon tiel rapide, kaj esperas baldaŭ pliajn kontribuaĵojn el vi. Amike, Thomas Guibal 16:32, 8. Apr 2008 (UTC)