i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Bcsanders001!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Narvalo (diskuto) 21:21, 7 Jun. 2012 (UTC)

Dankon al Narvalo redakti

Kara Narvalo,

Mi ankoraŭ ne vin renkontis, sed mi deziras doni dankon al vi pro tio ke vi tiel agrable min bonvenigis, ĉi tie en mia diskuta paĝo, ĝuste kiam mi redaktis mian unuan vikipedian tradukon. Mi deziris skribi letereton sur vian diskutan paĝon, sed ĝi estas ŝlosita. Mi ne scias ĉu vi iam ajn legos tion ĉi, sed dankon iuokaze. Mi esperas ke vi baldaŭ resaniĝos de via elbrula sindromo!!!

Sincere via,

--Bcsanders001 (diskuto) 06:59, 8 Jun. 2012 (UTC)

Kunlaboraĵo de la semajno pri mulo redakti

Jes estas plezuro kunlabori kun vi pri la laboraĵo de la semajno, kiu nun daŭris pli da unu monato. Ni ambaŭ lernis multe pri la temo, kaj estas pli interese ol forumoj, ĉar ĉi tie restos informoj rete por ĉiuj, eterne !...Mui konsentas kun vi, kial ne estas pli da esperantistoj, kiuj partoprenas al tia valora (por si mem kaj ĉiuj) kontribuado. --DidCORN la 25-a de junio 2014, 8:00 (UTC)

Laboraĵo de la semajno pri Radio (komunikilo) redakti

Dankon al vi Bcsandres001 pri via intereso rilatante al la laboraĵo de la semajno. Sed kiel vi konstatis, ŝajnas ke la kunlaborantoj estas pli kaj pli malmultaj. La daŭro de la laboro ne daŭras unu semajnon, sed plej ofte unu monaton. Ekde la kvin lastaj laboraĵoj mi estis unu el la nuraj partoprenantoj, kaj tiu, kiu metis la pli longajn kontribuojn. Kaj el la proponoj mem mi estis tiu, kiu proponis tri el la kvar lastajn proponojn. Mi pensas, ke por la plibonigo de Vikipedio, estas por mi pli grave plibomnigi ekzistantajn artikolojn anstatŭ multobligi artikolojn, jam tre nombrajn, sed ne ĉiam kun sufiĉe bonkvalito, kio povus malbonigi la konsideron de Esperanto. --DidCORN la 20-a de marto, 6:45 (UTC)