i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, JanoInstruisto!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 04:50, 14 Okt. 2015 (UTC)


Saluton Jano,

vi certe vidis ke mi ĵus dankis al vi pro via aldono de la retejo kialne.info kaj pro la reta disponigo de la historia "festa" numero de la JEB-gazeto de 1978. Vidante la retejon mi memoras ke en iu librobretaro mi eĉ havas la paperan eldonon de la helblukovrila gazeto. Mi petus vin cerbumi ĉu vi povus aldoni pliajn informojn al la artikoloj pri EAB, JEB kaj/aŭ pri unuopaj britaj esperantistoj ... miniumumajn biografiajn informojn eblas kolekti en la ĝermolisto de britaj esperantistoj, ĝis eble iam poste la informoj sufiĉas por propra vikipedia artikolo. Miniaturan ĉapitron mi tie ĵus kreis pri Tim Owen, pri kiu mi tamen nur kolektis la malmultajn informojn kiuj nun estas en vikipedio, kaj ne havas ion plian, nek la naskiĝdaton nek iujn biografiajn faktojn. Ĉu vi scias ion kontribui, aŭ plenigi minimumajn informojn por forigi ekzemple la nun ruĝan ligilon pri Clare Hunter, via nuna kunestraranino pri la EAB-financoj? Plie: Ĉu vi povas informi kiel statas pri la tri retejoj esperanto-gb.org, headquarters.blogdrive.com pri EAB kaj novajeb.org.uk pri JEB, kiuj ĉiuj miaimprese nun ne funkcias? Ĉu estas tajperaroj en la adresoj, aŭ ĉu ili definitive ĉesi ekzisti? En unua kazo kompreneble bonus ĝustigo, en dua kazo prefere elpreno de ili el la teksto pri EAB. Se vi (ekzemple en la jarfinaj festotagoj post monato) havos iom da aldona libera tempo ĉe la hejma komputilo, eble aldone vi havus emon aŭ eblon ankoraŭ forigi pliajn ruĝajn ligilojn el la ĝermolisto de britaj esperantistoj ... precipe per kreo de pliaj artikolaj ĝermoj pri britiaj loĝlokoj. En printempo 2016 mi investis iom da tempo kaj kreis iujn tiajn ĝermoartikolojn (ekzemple pri la lokoj Letchworth, Ashby-de-la-ZouchBurnley), aŭ pri Nordokcidenta EF respektive EF Yorkshire kaj Humberside, sed ja restas ruĝaj ligiloj. En la paĝo "fondaĵo" ankaŭ estas ruĝa ligilo pri la Norwich Jubilee Esperanto Foundation, pri kiu en la EAB-teksto mi simple evitis vikipedian ligilon... ankaŭ tiun informtruon indus fermi. Eble vi havas ideojn kiel plibonigi la informadon pri la brita E-movado en vikipedio, mem aŭ per instigo al koleg(in)o. Bonus plibonigi la staton. Kaj laste: En la diskutpaĝo de la artikolo Ian Carter mi metis indikon pri via vikipediista uzantopaĝo (tio sencas por informa klareco), kaj kuraĝis meti miniaturan informon al via uzantopaĝo: Pli bonus en la uzantopaĝo meti iom pli da informoj, eble "uzantoskatolon" aŭ konkrete ŝablonon pri la parolataj lingvoj. Ne nepras multa enhavo, sed utilas havi iun minimumon.

Sincere ThomasPusch (diskuto) 11:59, 28 nov. 2016 (UTC)Reply