i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Objectivesea!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 11:12, 29. Jan 2008 (UTC)

Naskodato de Vikipedio redakti

Vi anstataŭigis novembro 2001 kun la nuna dato/nuna jaro. Novembro 2001 estas la naskodato de Vikipedio, ne la hodiaŭa dato. Amike kaj vikipedie salutas Yekrats 11:12, 29. Jan 2008 (UTC)

Tio estis mia eraro. Mi bedaŭras. Objectivesea 00:38, 31. Jan 2008 (UTC)

Kara, vi aldonis al Norvega Esperantista Ligo la kategorion Kategorio:Esperanto-asocioj. La artikolo tamen ja estis korekta kategoriigita en ties subkategorio Kategorio:Eŭropaj Esperanto-asocioj. Ne estas saĝa, ke tekstoj estu en kategorio kaj en subkategorio samtempe, ĉar tiam subite en kategorio estas tiom da artikoloj, ke la senco de kategoriigo absurdiĝas, nome povi sisteme trovi artikolon. Se oni laŭ kategorioj serĉas ekzemple landan Esperanto-Asocion de Norvegio, tiam oni ja scias, ke Norvegio situas en Eŭropo. Oni do unue serĉas en la kategorio Esperanto-asocioj, tie elektas la subkategorion Eŭropaj Esperanto-ascocioj kaj jen nun en listo de proksimume 60 elementoj facile trovas la serĉatan tekston. Se tamen ĉiuj Esperanto-asocioj estas en la ĉefkategorio, tiam tiu-ĉi kategorio enhavus multe pli ol 1000 elementojn (maksimume 200 povas esti en unu paĝo), kaj fariĝus tre malfacila trovi la serĉatan elementon. Tial ni ĉiam, kiam la nombro de elemento pasas certan kvanton, provas krei subkategoriojn. Do mi esperas, ke vi komprenas, kial mi nuligis vian aldonon. Amike DidiWeidmann 20:46, 1. Jun 2008 (UTC)

Nun mi komprenas, ke aldoni la kategorio estis malprudenta. Mi estis antaŭe sciiĝinta ke la problemo de samtempa membriĝo de artikolo en ambaŭ infanoj kaj patroj kategorioj, kaj tiel mi estis eliziinta iuj duplikatoj en la anglalingva Vikipedio. Kio okazis estas tio, ke mi perdis la vojon per vidinte aliajn eŭroponaciajn asociojn en la ĝenerala Kategorio:Esperanto-asocioj. Prefere ol aldoni la Norvega Esperantista Ligo en la patra kategorio, mi povus plibone movinta tia aliaj eŭropaj grupoj kia Aŭstria Esperanto FederacioPortugala Esperanto-Asocio en la Kategorio:Eŭropaj Esperanto-asocioj -- per tio mi povus helpinta al malpligi la malordon. Mi dankas vin por renversita redaktaĉon kaj por elmontrita mian erareton kun bonvoleco kaj kun erudicia detalo.
Sincere, Objectivesea 07:17, 2. Jun 2008 (UTC)

Propono rilate al la baloto redakti

Saluton Objectivesea! Mi vidas, ke vi voĉdonis por la unua alternativo en la baloto pri landnoma unueco.

Nun jam alproksimiĝas la fina de la unua raŭndo de la baloto. Ĝis nun, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas unuecon en titoloj (unua, dua kaj tria alternativo). Samtempe, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas liberecon en la artikoltekstoj (tria kaj kvara alternativo). Do se estus du apartaj balotoj pri titola kaj teksta unueco, ni nun havus la rezulton, ke estus unueco en titoloj kaj libereco en tekstoj. Tamen ne estas du apartaj balotoj: Anstataŭe estas unu baloto (kun du raŭndoj), en kiu oni havas kombinitajn alternativojn. Laŭ la nuna stato de la voĉdonoj, nur la unua kaj la kvara alternativo enirus la duan raŭndon, kaj la tria alternativo, kiu reprezentas la kompromisan kombinon, kiu estus elektita se estus du apartaj balotoj, ne enirus la duan raŭndon.

La kvara alternativo havas klare pli da voĉdonoj ol la unua. Do en la dua raŭndo, plej verŝajne ĝi venkus (krom se la plej multaj subtenantoj de la tria alternativo transirus al la unua, kio ne estas tre verŝajna). Se tamen la tria alternativo enirus la duan raŭndon anstataŭ la unua alternativo, ĝi certe venkus en la dua raŭndo, kaj ni havus almenaŭ unuecon en titoloj, anstataŭ neniun unuecon. Mi imagas, ke vi preferas unuecon en titoloj al neniu unueco. Pro ĉi tiuj taktikaj pripensoj, mi proponas al vi ŝanĝi vian voĉdonon al la tria alternativo, por ke ĝi povu eniri la duan raŭndon.

Mi mem jam pro taktikaj pripensoj ŝanĝis mian voĉdonon de la de mi preferata (Sed bedaŭrinde malplej popular) dua alternativo al la tria alternativo. Mi esperas ke vi serioze pripensos agi simile. Marcos 22:03, 29. Jun 2009 (UTC)

Mi rimarkis ke vi enportis {{Veterkesto}}. Mi esperas ke vi planas entute traduki la parametrojn kaj provizi dokumentadon. Mi ekfaris tion sed tio estas tro granda tasko kaj mi ne emas fini ĝin. Fakte ne vi sed Blahma (d k RK @) enportis ĝin. Bv pardoni pro la ĝeno. Arno Lagrange @ 11:09, 18. Dec 2010 (UTC)

Traduki la ŝablonojn estas iom konfuza tasko. Kiel vi atentigas, ne mi originale importis la ŝablonon, sed mi interesiĝas pri klopodi por uzebligas la ŝablonon por la Esperantoparolanta komunumo. Poste, oni devos enmeti ekzemplojn kaj dokumentaron, sed la prioritato devus uzebligi la ŝablonon. La tasko estas netriviala, kiel ŝajnas, ke la ŝablonido dependas de aliaj ŝablonanoj kiu ne ankoraŭ ekzistas en la Esperanta Vikipedio. Mi ne scias ĉu ni sukcesos, sed mi kuraĝiĝas ke mi funkcebligis ŝablonanon.
Mi rimarkas ke vi funkcigis ĝuste kaj pli elegante la ŝablonon Veterkesto/Kolt, kun multe malpli kodo ol en mia versio, kaj ke viaj montras ambaŭ celsiuse kaj farenhejte. Tre agrablajn; gratulojn. -- Objectivesea 12:00, 18. Dec 2010 (UTC)

Kategorio:Rusaj kay sovetaj medaloj redakti

Saluton, vi kreis kategorion Kategorio:Rusaj kay sovetaj medaloj. Ĉu vi povus krei ĝin denove kun vorto "kaj"? Dankon. Petr Tomasovsky 06:40, 20. Dec 2010 (UTC)

Saluton. Mi akcidente malliterumis "kaj" kiel "kay" en la Kategorio:Rusaj kay sovetaj medaloj. Tamen, nun mi vidas ke ĉi tiu kategorio ne ekzistus. Kaj ĉi tiu kategorio kaj la Kategorio:Sovetaj distingoj ŝanĝus al la novaj, konformaj, klaraj kategorioj — Kategorio:Sovetaj ŝtataj honorigoj kaj Kategorio:Rusaj ŝtataj honorigoj, ke mi faris. Dankon. — Objectivesea 12:58, 20. Dec 2010 (UTC)

Nun Yekrats reparis lin. Dankon, Petr kaj Sro. Starkey. — Objectivesea 03:46, 21. Dec 2010 (UTC)

Ŝablono:Bajtokvantoj redakti

Saluton, Objectivesea. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la ŝablonon {{Bajtokvantoj}}. Mi korektis la tabelan klason en la class-atributo. La klaso "informkesto" ne ekzistas. Sed "infobox" estas difinita en MediaWiki:Common.css kaj aliaj paĝoj. Krome mi elkomentis la kategorion, ĉar mi ne scias, kiel mi korektu ĝin. Amike --Tlustulimu 12:27, 12 Maj. 2011 (UTC)

Ŝablono:Plej bona antaŭ redakti

Saluton, Objectivesea. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la ŝablonon {{Plej bona antaŭ}}. Por kio ĝi estu? --Tlustulimu 13:05, 25 Jul. 2011 (UTC)

Dankon, Tlustulimu. Mi volas utiligi ĝin por ŝablonoj kiel "Norvegaj politikaj partioj', ktp., kiu bezonas ĝisdatigi post ĉiu elekto. — Objectivesea 17:49, 25 Jul. 2011 (UTC)

Dankon redakti

  Bonvenon en Vikipedio.
Mi dankas vin por viaj kontribuoj ĉar, danke al via utila partopreno, vi plibonigis kaj pliuzebligis Vikipedion.
Se vi volas, vi povas aliĝi senkoste kaj rekonebliĝi per uzantnomo.
Dankon kaj bonan daŭron en Vikipedio!

Ĉiuĵŭd(Diskuti) 01:27, 29 Dec. 2011 (UTC)

Mi ne metus ĉi tiun dankon se vi farus unu malgranda ŝanĝon. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 01:30, 29 Dec. 2011 (UTC)
Dankon por viaj amikaj vortoj. Kiu artikolo instigis vian komenton? — Amike, Objectivesea 01:50, 29 Dec. 2011 (UTC)

Pafado de Trayvon Martin redakti

Saluton, Objectivesea. Mi ĵus korektis kelkajn indikojn de datoj en Pafado de Trayvon Martin. Bonvolu atenti, ke inter la tago kaj la monato devas stari la prepozicio "de", kiel ekzemple en "23-an de marto". Tio ankaŭ validas, se la tago estas uzata sen akuzativo, kiel ekzemple en "23-a de marto". Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:12, 23 Mar. 2012 (UTC)

Dankon. Mi ankoraŭ lernas. — Objectivesea (diskuto) 11:43, 23 Mar. 2012 (UTC)

Uzanto:Objectivesea/Provkesto/Ŝablono:Bildgalerio redakti

Saluton, Objectivesea. Mi ĵus trovis la nefintradukitan ŝablonon Uzanto:Objectivesea/Provkesto/Ŝablono:Bildgalerio. Ĉu vi ankoraŭ fintradukos ĝin? Se jes, por kio ĝi estas? Por bildaj galerioj jam ekzistas {{galerio}}, kiun mi foje tradukis el la suprasoraba versio. Do eble via kreaĵo eĉ ne estos bezonata. Aŭ ĉu ĝi celas ion alian? Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:08, 16 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Mi ne laboris sur la provkesta ŝablono ekde 16 monatoj. Mi forgesis, ke mi komencis ĝin, kaj klare mi ne faris ĝin ie proksime finita stato. Dankon por montri al mi la Galerion. Estas kompleksa ŝablondezajno kun grandaj ebloj. Gratulojn. Mia sola maltrankviliĝo pri tio estas la anonco en la angla ekvivalenta paĝo (Scroll gallery) kiu diras al eblaj uzantoj ke la Ĝavaskripto-kodo ne funkcios en la angla Wikipedia pro problemoj kun Interreta Eksplodilo. Mi uzas Safario kaj Fajrovulpo, do mi ne vidis neniun problemon, sed estas eble ke IE povus rompi vian Galerio-kodon?
— Amike, Objectivesea (diskuto) 08:30, 17 Apr. 2012 (UTC)

Nova revizianto redakti

Laŭ skribinte en la lastaj ŝanĝoj, vi iĝis aŭtomate revizianto. Gratulojn. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 03:03, 25 Jun. 2012 (UTC)

Wikidag 2012 redakti

Hej!

Den 23. september er der Wikidag 2012 i København. Der bliver workshops og oplæg og mulighed for at mødes "i den virkelige verden" med andre wikipedianere. Det vil glæde os at se en masse mennesker! --Palnatoke (diskuto) 21:38, 5 Sep. 2012 (UTC)

Undskyld, jeg ka ikke komme. Jeg var født i Farum til dansk mor og norsk far, men jeg boer nu i Kanada (siden jeg var 8) og husker ikke meget dansk. Jeg håber at du har en bra dag med andre Wikipedianere. Objectivesea (diskuto) 11:47, 6 Sep. 2012 (UTC)

Ŝablono:Gamoj redakti

Saluton. Mi ĵus trovis vian malnovan ŝablonon Ŝablono:Gamoj. Ĉu estas iu kialo, kial ĝi ne estas en la koncernaj artikoloj? --KuboF (diskuto) 14:17, 1 Mar. 2013 (UTC)

Dankon, KuboF. Neniu kialo. Mi nun aldonis la ŝablonon al la koncernajn paĝojn. — Objectivesea (diskuto) 22:07, 1 Mar. 2013 (UTC)
Bonege! --KuboF (diskuto) 22:28, 1 Mar. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:04, 30 Dec. 2013 (UTC)

Dankon, Kara Didi. Mi akordas vin. La nuna ŝablono estas tro specifa kaj ankaŭ ŝajne minimumigi aŭ eĉ subteni pedofilion. Mi proponas anstataŭigi Ŝablono:Pedofilio2-n, kiun mi kreis laŭ la angla ŝablono en:Template:Pedophilia. Alternative, oni povas traduki la anglan ŝablonon en:Template:Sexual_abuse kiel Ŝablono:Seksa misuzo. Oni povas ankaŭ mallongigi kaj unuigi la artikolojn de Pangaea, ĉar ili estas tro detala, tro abunda kaj tro subteneca de pedofilio. Prefere, Pangaea, kiu skribas bonan esperanton, devas traduki la pli gravan paĝojn, kie tiuj de la esperanta Vikipedio kiuj estas nur ĝermetoj. Ekzemple, vidu la diviziojn en la Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj, kiel Biografioj — (Moseo, George Washington, Timur, Saladin, Sulejmano la 1-a, Abraham Lincoln, Simón Bolívar, k.t.p.) — Objectivesea (diskuto) 10:46, 31 Dec. 2013 (UT

Malneŭtralaj enhavoj redakti

Mi vidas, ke vi faris ŝanĝojn en la artikolo North Amerikan Man/Boy Love Association, kiuj malobservas la principon de neŭtraleco; ekzemple: "estas usona organizaĵo, fondita en Bostono en 1978 de samseksemaj pedofiloj (tiel estas, infanseksema mistraktado)" (teksto interkrape via). BONVOLU RESPEKTI LA PRINCIPON DE NEŬTRALECO. Ne vandaligu, mi petas.

Koncerne aliajn partojn, kiujn mi forviŝis kaj vi riparis (ekz. aludoj al GLAAD), mi informas vin, ke mi estas refaranta la tutan artikolon kaj NUR PROVIZORE mi forviŝis ilin, ĉar ankaŭ tiaj informoj aperos, sed neŭtraligitaj, ĉar en la nuna stato ili estas malneŭtralaj, kaj en alia loko, ne en la enkonduko), kiam ĝi estos finita.

Dankon pro via kompreno. --Pangea (diskuto) 10:52, 30 Sep. 2014 (UTC)

Vi ankaŭ ŝanĝis la ŝablonon per alia, malpli kompleta, pli malbone farita, tre malneŭtrala kaj kun lingvaj eraroj. Ĉu vi povas klarigi al mi la kialon de tiu ŝanĝo?--Pangea (diskuto) 11:02, 30 Sep. 2014 (UTC)

Viaj kontribuoj en la artikolo pri NAMBLA ne estis neŭtralaj, sed tute male, krom havi gravajn lingvajn malĝustaĵojn kaj erarajn informojn; ekzemple, la deklaracio de GLAAD estis publikigita antaŭ la forpelo de NAMBLA fare de ILGA, ne poste, kiel diris via teksto. Do mi malfaris ilin. (Mi inkludis la plenan deklaracion de GLAAD en la 3-a noto de la artikolo).

Jen ligilo al la Gvidlibro por apliko de neŭtrala vidpunkto de Vikipedio. Vi povas legi tie kelkajn konsilojn por redakti artikolojn el neŭtrala (kaj objektiva, senpartia, sentendenca...) vidpunkto. Ĉi tio estas enciklopedio, ne persona blogo por verki opiniartikolojn. --Pangea (diskuto) 04:17, 1 Okt. 2014 (UTC)

"Entre os que destroem a lei e os que a observam não há neutralidade admissível. Neutralidade não quer dizer impassibilidade: quer dizer imparcialidade; e não há imparcialidade entre o direito e a injustiça."
Inter tiuj, kiuj la leĝon detruas, kaj la aliaj, kiuj ĝin observas, oni ne povas resti neŭtralaj. Neŭtraleco signifas ne indiferentecon, sed senpartiecon, kaj oni ne povas resti senpartiaj inter la justo kaj la maljusto. — Rui Barbosa
Mi havas ĝenerale neŭtralan vidpunkton. Ĉu ĉi tiu ekspliko helpas? — Objectivesea (diskuto) 03:26, 1 Okt. 2014 (UTC)

Legindaj artikoloj redakti

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:40, 24 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Duobla artikolo redakti

Vi ĵus kreis artikolon Devontigo, kiu jam ekzistas ĉe Devo. La via estos forigita, por ne perdi do vian originalan enhavon, bonvolu transmeti ĝin –kie taŭge– en la ĉefan artikolon. Pauchjo (diskuto) 10:08, 5 feb. 2020 (UTC)Reply

Dankon pro via komento, Pauchjo. Mi ne tute konsentas, pro tio, ke nia estanta artikolo «devo» respondas al la angla «duty», la franca «devoir» kaj la itala «dovere», kaj mia nova paĝo «devontigo» respondas al la angla «obligation», la franca «obligation (philosophie)» ka la itala «obbligo». Ŝajnas al mi, ke la du konceptoj ne estas tute egalaj. — Objectivesea (diskuto) 10:23, 5 feb. 2020 (UTC)Reply

Post iom da esploro, la paĝo «devo» ŝajnas esti mikso de tiuj du konceptoj. Mi konsentas ke «devoir» kaj «obligation» ne estas identaj, sed ne necese konsentas ke «devontigo» estas la ĝusta nomo koresponde al «obligation», kies plej taŭga traduko estus obligacio laŭ streĉita senco pro fr:Glissement sémantique (t.e. ke estus prefere krei paĝon Obligacio (filozofio) kaj ŝanĝi la aktualan nomon de Obligacio al Obligacio (financo)). La problemoj estas du, kiuj kuŝas en tio, ke 1-e oni devas trovi fontojn de uzado por pravigi la terminojn; kaj 2-e, la konceptoj inter si ne netaj estas. Pluse, oni renkontus du plusajn obstaklojn, nome, ke svarmas sektanoj de bonalingvismo kiuj rezistas precizon prefere al simplismo, kaj multaj parolantoj havas ksenofobion kontraŭ ĉio anglo-franca kiaj ĉi konceptoj. Bonan ŝancon en la kontraŭfluo! Pauchjo (diskuto) 10:55, 5 feb. 2020 (UTC)Reply

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Saluton, Objectivesea! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:31, 27 apr. 2021 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Cele al ĝisdatigo de la paĝo Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi proponas al vi viziti ĝin kaj eventuale voĉdoni por iu(j) el la proponitaj artikoloj. Miaj preferataj kandidatoj estas jenaj: Kadavrogrifo, Reformacio, Registaro, Pano kaj Rejno. Sed estas ankaŭ aliaj. Oni povas elekti ene de ampleksa gamo; kelkaj atendas delonge. Dankon pro via komprenemo kaj eventuala partopreno.--kani (diskuto) 21:27, 8 apr. 2023 (UTC)Reply