Vikipedio:Babel
de
Dieser Benutzer spricht Deutsch als Muttersprache.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
vo
2
At pösod zenodiko pükon Volapüki.
fr
2
Cette personne peut contribuer avec un niveau moyen en français.
es
1
Este usuario puede contribuir con un nivel básico de español.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo
Mi loĝas en Germanio en urbo Friedrichshafen.
Dirk Joos

Mia nomo estas Dirk Joos kaj mi loĝas en Friedrichshafen, kiu situas ĉe la bordo de la Bodenlago en la sudo de Germanio. Mi estas edziĝinta kaj havas du malgrandajn filinojn, kiuj nomiĝas Maya kaj Jasmin. Kvankam temas pri streĉa parto en mia vivo, mi ĝuas ĝin kaj mi ne povus imagi vivon sen infanoj.

Mia profesio estas la skribado de programoj por aviadiloj kaj helikopteroj. Ene de mia nuna projekto mi ĉefe uzas la programlingvon Ada kaj iomete C/C++. Por aŭtomatigi iajn taskojn mi preferas la programlingvon Perl, kiu estas mia plej ŝatata programlingvo. Mia plej ŝatata tekstoredaktilo estas Emakso. Mi preferas Linukson/Androidon ol Vindozon/iOS.

Mi amas la lingvon Esperanto. Estas granda plezuro por mi skribi kaj paroli ĝin. Bonŝance mi trovis la bonegan lingvohelpanton Peter Weide. Danke al li, mi povis atingi altan nivelon en ĉi tiu grandioza lingvo ene de nur mallonga tempo. Kompreneble mi volas transdoni miajn sciojn. Pro tio mi aktivas kiel lingvohelpanto ĉe lernu!.

Jen miaj plej ŝatataj libroj, aplikaĵoj kaj retpaĝoj pri Esperanto:

Mi ankaŭ amas sportumi. La kurado kaj la tabloteniso estas miaj plej ŝatataj sportbranĉoj. Miajn plej grandajn sukcesojn mi atingis en la kurdisciplino maratono. Mi ekzemple dufoje povis gajni la Zurikan Novjarmaratonon. Ĉar temas pri la unua maratono de la jaro, mi en la jaroj 2010 kaj 2011 estis dum mallonga tempo la numero unu en la mondo. En la jaro 2010 mi ankaŭ povis kuri mian plej rapidan maratonon en Berlino (2:40:19 horojn). Mian plej longan distancon mi kuris dum la 100 km konkurso de Biel/Svislando en la jaro 2008 (8:37:06 horojn). Mia plej granda tablotenisa sukceso estis la 13a rango ene de Virtembergo dum mi estis junulo. Mi ankoraŭ ŝategas praktiki sporton, sed pro miaj infanoj kaj ŝanĝo de prioritatoj la graveco de la sporto malgrandiĝis.

Ekde la jaro 2012 mi estas vegetarano. Danke al mia edzino mi povis fari tiun gravan kaj laŭ mi ĝustan paŝon por la medio, por la bestoj kaj por mi mem. Mi ege ŝatas la baratan kuiradon.

Eksteraj Ligiloj redakti