Velkadopunkto (VP) aŭ Punkto de permanenta velkado estas difinita kiel la minimuma grunda humideco kiu estas necesa por ke planto ne velku. Se la humideco malpliiĝas al tiu aŭ al iu ajn malplialta valoro, planto velkiĝas kaj poste ne povas regi denove sian turgecon kiam oni metas la planto en saturita atmosfero dum 12 horoj. La fizika difino de velkadopunkto ( simbole esprimita kiel θvp ) estas difinita kiel la akvoenhavo ĉe −1500 J/kg ( aŭ −15 baroj ) de suĉopremo aŭ negativa hidraŭlika kapo[1]. Tamen, notinda estas ke la VP-valoroj en kampokondiĉoj ne estas konstantaj por iu antaŭfiksita grundo, sed estas determinitaj per la integraj efikoj de planto, grundo kaj atmosferaj kondiĉoj.

Planto radikita en grundo kiu estas sub la velkadopunkto.

Historio redakti

La koncepto estis lanĉata en la fruaj 1910-aj jaroj. Lyman Briggs kaj Homer LeRoy Shantz (1912) proponis la velkan koeficienton, kiu estas difinita kiel la laŭprocenta akvoenhavo de grundo kiam la plantoj kreskantaj en tiu grundo unue estas submetitaj al velkita kondiĉo post kiu ili ne povas renormaliĝi en ĉirkaŭ saturita atmosfero sen la aldono de akvo al la grundo [2].

Frank Veihmeyer kaj Arthur Hendrickson de Universitato de Kalifornio-Davis trovis ke ĝi estas konstanto (karakterizo) por la grundo kaj estas sendependa de mediaj cirkonstancoj. Lorenzo A. Richards proponis ke ĝi estu prenita kiel la akvoenhavo ĉe −1500 J/kg [3].

Referencoj redakti

  1. laŭvorta traduko de la angla esprimo hydraulic head
  2. Taiz kaj Zeiger 1991
  3. angle Veihmeyer, F.J. and Hendrickson, A.H. (1928). “Soil moisture at permanent wilting of plants”, Plant Physiol. 3 (3), p. 355–357. doi:10.1104/pp.3.3.355. 

Bibliografio redakti

  • angle Taiz, L. and E. Zeiger 1991 : Plant Physiology. The Benjamin/Cummings Publishing Co., Inc. Redwood City, CA.