Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/7

Diversejo redakti

Tri ĥaosaj artikoloj redakti

Saluton. Mi ĵus trovis la artikolojn Respubliko Ĉinio, Tajvano kaj Tajvano (insulo). Mi pensas, ke unu estas tro. Tial mi proponas, ke ni kunigu Tajvano (insulo) kaj Tajvano (Vikidatuma ero: d:Q22502), kiu ĉefe temu pri la insulo, dum ke Respubliko Ĉinio (Vikidatuma ero: d:Q865) ĉefe temu pri la respubliko. Krome mi pensas, ke apenaŭ estas alternativo al tia distingo, ĉar jam ekzistas du Vikidatumaj eroj.

La informkesto {{Informkesto lando}} en Tajvano estu metata al Respubliko Ĉinio pro la oficiala nomo de la lando. Same la informkesto en Tajvano (insulo) estu metata provizore en la kombinan artikolon Tajvano pri la insulo. Verŝajne estus eĉ pli bone meti eĉ {{Informkesto insulo}} tien.

Bedaŭrinde eĉ la difino en Nova PIV, paĝo 1131, kapvorto Tajvano estas parte misgvida pri tia distingo. Do, ni prenu la unuan parton de la difino, nome pri insulo, kaj menciu krome ke la lando oficiale havas alian nomon, kiu eĉ aperas je la fino de la difino, nome Respubliko Ĉinio. Krome la menciita respubliko ne nur konsistas el unu insulo. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 16:40, 13 Maj. 2014 (UTC)

Eble pro la parte misgvida difino de Nova PIV estus pli bone konservi la titolon kun la nomparto insulo. Do, la enhavo pri insulo el Tajvano estu metata al Tajvano (insulo) kaj eĉ la Vikidatuma ero devus tiam esti ŝanĝata, precipe se el Tajvano prefere fariĝus apartigilo al la duaj aliaj artikoloj. Ĉu iu havas alian proponon? --Tlustulimu (diskuto) 21:57, 13 Maj. 2014 (UTC)
@Tlustulimu: kiel mi diris ĉe Diskuto:Tajvano, mi principe aliĝas al la propono: Tajvano temu pri sia insulo. Tamen, se oni volus pligrandigi la artikolon Tajvano kiel provinco de Ĉinio, oni povus lasi tri artikolojn aŭ alinomigi ĝin al Tajvano (provinco) (alilingve) (aŭ eĉ kiel 4 artikoloj enhavante Tajvano (provinco de ĈPR) (alilingve)!). Sed mi ne pensas ke tio okazos baldaŭ. --Salatonbv (diskuto) 22:02, 13 Maj. 2014 (UTC)
Hm. Ĉar nun subite aperis eĉ tria kaj kvara Vikidatumaj eroj, mi emas iomete aldoni ion.
  • Tajvano fariĝu apartigilo kun ligilo al la sekvaj.
  • Tajvano (insulo) temu pri la insulo, kun aldonoj el la aliaj artikoloj, kie la teksto nun estas mismetita.
  • Tajvano (provinco) (alilingve) estu nova artikolo laŭ iu alia lingvo.
  • Respubliko Ĉinio temu pri la nuna lando. Vidu ankaŭ supre.
  • Tajvano (provinco de ĈPR) (alilingve) eble ankoraŭ ne estu tuj kreta, sed ni jam pripensu, ke ĝi iam ekzistos. (Mi ne povos krei tion, ĉar germana versio ne ekzistas kaj verŝajne mia scio pri la angla lingvo ne sufiĉas.)
Se eblas, mi ŝatus rearanĝi la aferon, se ne subite iu havas eĉ tute alian, eventuale eĉ pli bonan proponon. --Tlustulimu (diskuto) 22:23, 13 Maj. 2014 (UTC)
Apartigiligo al d:Q229312 estas bona ideo. Tajvano (provinco de ĈPR) (alilingve) povus komenciĝi kiel sekcio de Tajvano (provinco) (alilingve). La malfacileco estas el kio anglaj kaj kelkaj aliaj vikipedioj nomas artikolon pri "Respubliko Ĉinio" kiel "Tajvano" (Taiwan d:Q865).--Salatonbv (diskuto) 22:39, 13 Maj. 2014 (UTC)
@Tlustulimu: Mi komencis la artikolon kun la nomo Provinco Tajvano (alilingve) kun la sekcio de "Provinco de ĈPR". Mi antaŭe konsentas al via propono apartigiligi la paĝon Tajvano, sed en la dua penso, ĉu ni restigos ĝin kiel celloko kunigata kun Tajvano (insulo) kaj kreos alian paĝon Tajvano (apartigilo)? Estas multaj ligiloj al Tajvano kaj mi hezitas ŝovi ĝin al apartigilo.--Salatonbv (diskuto) 06:57, 21 Maj. 2014 (UTC)
  Farite Mi kreis Tajvano (apartigilo). Por trakti la artikolon Tajvano (insulo) sen intervikioj, mi alinomigis ĝin al Geografio de Tajvano kaj ligis kun d:Q22528. Tajvano (provinco) estas nun Provinco Tajvano, sed mi ne kreas alidirektilon el la nomo kun krampo (Vikipedio:R3). Se estus problemoj, bv diskutu ĉi tien.--Salatonbv (diskuto) 06:14, 27 Jul. 2014 (UTC)
La artikoloj Tajvano kaj Respubliko Ĉinio plu estas konfuzaj. La unua havas informkeston kiel ŝtato, kaj tamen parolas ĉefe pri insulo, ne lando. La dua estas banale mallonga. Ĉar en plejparto de situacioj oni uzas la vortojn Tajvano kaj Respubliko Ĉinio sinonime (sufiĉas trarigardi la artikolojn, en kiuj la vorto Tajvano aperas - plejofte temas pri la respubliko, ne insulo aŭ provinco), mi proponas ke Respubliko Ĉinio estu alidirektilo al Tajvano, dum pri geografiaj aspektoj temu esence la artikolo Tajvano (insulo). Tiel estas ĉe Britio (insulo) kaj aliaj. --Lohengrin (diskuto) 06:39, 27 Jul. 2014 (UTC)
Vi pravas. En la angla vikipedio en:Republic of China alsaltas al en:Taiwan kaj ĝi ligas kun Respubliko Ĉinio (d:Q865). Esperanta Tajvano ligas kun d:Q22502 sen la angla: Tio konfuzas. Ni eble bezonas Respubliko Ĉinio (apartigilo) (alilingve), sed se ni plibonigus la artikolon Respubliko Ĉinio, tio ne necesus.--Salatonbv (diskuto) 07:02, 27 Jul. 2014 (UTC)

Kiam ni havos 200 000 paĝojn redakti

Objectivesea
Iketsi


Iam ĉirkaŭ la kvina tago de aŭgusto, la esperantlingva versio de Vikipedio unuafoje superos 200.000 paĝojn. Mi opinias ke, ni devus festi kun speciala emblemo. Jen mi propona logobildo (Dosiero:Wikipedia-logo-eo-200.svg). Objectivesea (diskuto) 05:29, 26 Maj. 2014 (UTC)

Jen mia propono: Dosiero:Wikipedia-logo-v2-eo-200k.pngIketsi (diskuto) 16:18, 11 Jun. 2014 (UTC)
  • Mi preferas Wikipedia-logo-eo-200.svg. Ĉu en esperantlingva versio de Vikipedio estas tradicio fari konkurson? En pollingba vikipedio estis konkurso kun premioj (monoj aŭ talonoj). Eble ni faros almenaŭ medalo-ikono por aŭtoro? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:48, 11 Jun. 2014 (UTC)
Certe ni ŝanĝu logon por la okazaĵo! Mi persone ŝatus "Wikipedia-logo-v2-eo-200k" de Iketsi, se ĝi ne estus verdeta sed eble oreta aŭ kutime blanka. --KuboF (diskuto) 19:27, 16 Jun. 2014 (UTC)
Ĝi nun estas ora. —Iketsi (diskuto) 18:09, 23 Jul. 2014 (UTC)

  Ĉu iu scias kiam ni havas precize 200 000 paĝojn kun kiu artikolo ?

unueco redakti

Ni havas artikolojn: plantoscienco kaj bestoscienco. Ni ankaŭ havas redirektojn: botaniko kaj zoologio. En artikolo Ekozono mi korektis el:

"Ekozonoj similas la Flaŭrajn regnojn de la botaniko aŭ la zoogeografiajn regionojn de la mamula zoologio."

al

"Ekozonoj similas la Flaŭrajn regnojn de la plantoscienco aŭ la zoogeografiajn regionojn de la mamula bestoscienco."

Uzanto:Forstbirdo rekorektis. Kiu faris malbone mi aŭ Forstbirdo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:25, 21 Jul. 2014 (UTC)

Nu, se ambaŭ vortoj estas ja akceptataj (Mi preferus la vortojn Botaniko kaj Zoologio anstataŭ la aliaj) ne estas bezono ŝanĝi la vortojn de la artikoloj (Ĉar ambaŭ ĝustas), do mi pensas ke kiu eraris estas vi kara Marek. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  00:26, 28 Jul. 2014 (UTC)
Dankon ke vi respondis. Bedaŭre. Ni uzos multajn sinonimojn do estos malordo kaj artikoloj estos pli malfacila. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:07, 31 Jul. 2014 (UTC)

Kategorioj: konstruaĵo de loko aŭ konstruaĵo en loko? redakti

La kategorioj pri konstruaĵoj en urbo/regiono/lando havas diversajn nomojn:

Mi preferas "en", kaj ĝi ŝajnas pli ofte uzata; mi ne kontraŭus uzon de "de" se aliaj preferus tion, sed ĉiaokaze ŝajnas al mi pli bone havi pli unuecajn kategorinomojn, ĉar tio plifaciligas serĉadon. Kion opinias aliaj? Mutichou (diskuto) 15:25, 28 Jul. 2014 (UTC)

Mi ne certas se estis forta interkonsento, sed estas rilata arĥiva diskuto, Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Kategorioj "de" kaj "en" lando.--Salatonbv (diskuto) 15:28, 28 Jul. 2014 (UTC)

Updates related to VisualEditor redakti

Please help translate this message in your language. Thanks :)

Hi, everybody. This is a reminder that we invite you to discuss VisualEditor's recent development and plans ahead during the next office hours with James Forrester (Product Manager):

If you are not able to attend but have a question for James, you can leave your question at mediawiki.org or on my talk page by the day before, and I will try to get a response. We plan to continue these monthly sessions as long as there is community interest, and to announce them through the VisualEditor global newsletter as well (please subscribe your talk page there to get the latest news about the software).

Most of the VisualEditor team will be at Wikimania in London in August! You'll be able to meet the developers during the Hackaton or at the following sessions:

WMF community liaisons will share a booth with community advocates at the Community Village and look forward to talking to you there. Thanks for your attention! --User:Elitre (WMF) 16:02, 31 Jul. 2014 (UTC)

Esperantaj temoj en artikoloj redakti

La Esperanta Vikipedio enhavas multe da informoj pri Esperanto. Tio estas komprenebla, sed en multaj kazoj, mi demandas min ĉu tiaj informoj vere havas lokon en Vikipedio. Ekzistas multaj paĝoj pri esperantistoj, kiuj estus forigitaj de alilingvaj Vikipedioj post mallonga diskuto. Aldone, multaj artikoloj pri landoj aŭ urboj havas informojn pri Esperanto tie, kvankam ili ofte ŝajnas al mi malgravaj. Ekzemple mi vidis tiun ŝanĝon kaj mi pripensas, ĉu indas nuligi ĝin, ĉar laŭ mi estas vere neutile mencii pri ĉiu urbo, ke iu iam parolis Esperante tie. Mutichou (diskuto) 11:20, 3 Jul. 2014 (UTC)

Mi pensas ke estas bone ke Vikipedio enhavas multe da informoj pri Esperanto. Mi pensas ke plej bone estus ke Vikipedio enhavus pli multe da informoj pri aliaj aferoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:14, 3 Jul. 2014 (UTC)
Ankaŭ mi trovas tion tre bona. La Esperanta vikipedio estas la sola projekto, en kiu eblas sinteze prezenti la historion de nia movado. Eĉ tiaj detaletoj gravas. --Lohengrin (diskuto) 12:30, 3 Jul. 2014 (UTC)
Mi opinias, ke se estas evidenta reklamo tie, oni povas forigi ĝin. Tamen, laŭ mi, dum disvastigo de Esperanto-komunumo estus bezonata ĉi tiu sekcio pri ĉiuj gravaj loĝlokoj. Ne estu preferinda aldonado de tia informo, se pli la urbo/distrikto ankoraŭ mankas normala priskribo; se estas malneŭtraleco, oni forigu ĝin, sed ĝernerale mi ne vidas problemon. Pli detale eblas pridiskuti rilate al konkretaj artikoloj. --Dima41 (diskuto) 13:07, 3 Jul. 2014 (UTC)
Eĉ se estas preskaŭ nula informo pri la vilaĝo Neniejo en la Fino de la mondo, en kiu tamen okazis io Esperante grav(et)a, mi interesiĝus unuavice pri tiu dua fakto, kaj pri ĝi volonte legus. Tial la Esperanta vikipedio estu laŭ mi iel orientita al Esperantaj faktoj. --Lohengrin (diskuto) 13:11, 3 Jul. 2014 (UTC)
Pri ĉiu vilaĝo en la mondo oni povas fari bonan artikolon. Tio estas necesa, kaj samtempe, se iu volas, aldonu pri Esperanto. Tamen devas esti pruvite, ke ĉi tiu informo estas grava eĉ por historio de Esperanto-komunumo. --Dima41 (diskuto) 13:33, 3 Jul. 2014 (UTC)
Estas jam tradicio, ke en la Vikipedio en Esperanto aperas informoj specifaj al la Esperanto-komunumo. Ja estas ĝi, kiu kreas ĝin, kaj ĝi, kiu legas ĝin, do la graveco/menciindeco/enciklopedieco de informoj estas nature iom kurbita kompare kun aliaj grandnacilingvaj enciklopedioj. Unuopaj landoj konsideras gravaj sialandajn sportistojn, aktorojn, instruistojn ktp., kiuj alilande povas esti konsiderataj tro malgravaj. Ĉar ni Esperantlingvanoj ne havas propran landon, por ni tiuj ĉi "lokaj gravaĵoj" estas ĝuste eroj de la Esperanto-movado. Ne forgesu, ke jam en la tuta komenco oni laboregis por inkluzivigi en Vikipedio la tutan Enciklopedion de Esperanto, kiu estis verko preskaŭ ekskluzive primovada! Do fakte ne temas pri ia novaĵo, ĉar la direkto jam dekomence estas tia ĉi, kaj kvankam ni ja sekvu ankaŭ la ĝeneralan direkton kaj la bazan mision diskonigi ĝeneralan scion, ni ne devigu nin rezigni verki ankaŭ pri niaj specifaj temoj. Ja ĉu ne parte pro lokaj temoj oni venas legi artikolon en iu malgranda lingvo? Ekz. pri multaj ĉeĥaj aferoj mi trovas la plej bonan, foje eĉ unikan artikolon en la ĉeĥa Vikipedio; do mi ĝojas kaj nature antaŭvidas pri Esperanta temo povi legi en la Esperanta.
P.S. La ekzemplo, kiun Mutichou mencias, estas ia lima. Supozeble tiu persono ja estis iu pioniro pri kies agoj oni ne forgesu (ankaŭ ĉar kredeble tio povis esti entute la unua Esperantista agado en tiu urbo, do afero per si mem notinda), sed mi ne postulus ke la detaloj de lia vojaĝo estu priskribataj en la artikolo pri la urbo – sed ja oni sentu sin libera priskribi ĝin en taŭga detaleco en la artikolo pri la persono mem. La urba artikolo povas enhavi pri tio nur unufrazan noton, simile kiel ni skribas ekz. "En Bonaero okazis la 99-a UK." kaj detalojn ni jam skribas en la koncerna artikolo pri la aranĝo. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 11:03, 24 Jul. 2014 (UTC)

Lingvejo redakti

Strangaj titoloj de kategorioj redakti

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke Xian-eo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) okupiĝas pri sufiĉe strange titolitaj kategorioj, kiel ekzemple Kategorio:Aperis en 2008 kaj Kategorio:Malaperis en 2003. Mi dubas, ke la titoloj estus taŭgaj. --Tlustulimu (diskuto) 15:18, 26 Jun. 2014 (UTC)

Mi ne inventis tiaspecan titolon sed nur plu uzis ĝin ĉar fakte "aperis" taŭgas kiel ĝenerala vorto por fonditaj, naskitaj, aperintaj, kreitaj, faritaj, ktp.--Xian-eo (diskuto) 15:39, 26 Jul. 2014 (UTC)
Ĉu kategorioj kiel ekzemple Kategorio:Organizaĵoj fonditaj en 1990-1999‎ estas lingve taŭgaj? --Tlustulimu (diskuto) 15:25, 26 Jun. 2014 (UTC)
Almenaŭ estas kompreneblaj kaj ĵustaj. --Dima41 (diskuto) 17:42, 26 Jun. 2014 (UTC)
La vorto "ĵusta" ne ekzistas, sed ja "ĵus kaj "ĝusta". :-) --Tlustulimu (diskuto) 17:47, 26 Jun. 2014 (UTC)
Ekzistas ankaŭ "justa"! darkweasel94 17:01, 26 Jul. 2014 (UTC)

"Centra Azio" kaj "Meza Azio" redakti

En Esperanto-Vikipedio estas artikolo Centra Azio pri t.n. Centra, aŭ Mez-Azio, kaj alidirektiloj Meza azio, Mezazio, Mez-Azio. Samtempe en multaj lingvoj estas artikolo pri Meza Azio kiel kune konsiderataj 5 respublikoj de estinta Sovetunio: Kazaĥio, Uzbekio, Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio. En la rusa Vikipedio "Srednjaja Azija" (el la rusa "Meza Azio") estas priskribita kiel nun ekzistanta terregiono kun sia aparta historio; en eŭropaj lingvoj (ekzemple, es:Asia Central Soviética) ĉi tiu regiono konsideratas kiel parto de historia Sovetunio. Do, estas dumaniere komprenata konkreta 5-ŝtata regiono, kaj krome estas diversmaniere konsiderebla Centra Azio. Kiel estu ĝi en Esperanto? Mi vidas tri variantojn:

  • Krom la artikolo pri Centra Azio oni kreu apartan artikolon Mez-Azio pri Mez-Azio kiel estinta parto de Sovetunio;
  • Krom la artikolo pri Centra Azio oni kreu apartan artikolon Mez-Azio pri Mez-Azio kiel la nuna regiono konsistanta el 5 ŝtatoj kun aparta historio, politiko, ekonomio ktp;
  • Restu unu artikolo pri Centra Azio kun alidirektiloj, tamen estu ĝi komencita de ĝusta priskribo de la teritorio, pri kio temas (estu elektita unu difino de Centra Azio kiel ĉefa).

Mi preferas la duan varianton, ĉar:

  • en la lokaj lingvoj la du terminoj (Centra Azio kaj Mez-Azio) estas diversaj;
  • la artikolo ekzistas en multaj vikipedioj, inkludante ilin en lokaj lingvoj;
  • Mez-Azio, konsistanta el la 5 respublikoj de estinta Sovetunio, ĝis nun povas esti konsiderata kiel aparta regiono (ekzemple, en la tuta regiono la rusa lingvo konsidereblas kiel agresema).

Mi povas krei la artikolon kaj aldoni ĝeneralan informon, kaj poste ĝin plibonigus tiuj, kiuj scias pli pri la regiono. --Dima41 (diskuto) 23:07, 30 Jun. 2014 (UTC)

Verŝajne ne prosperus provo krei artefaritan signifodiferencon inter Meza Azio kaj Centra Azio (aŭ la kunmetaĵoj). La vortoj ne havas klare diferencigeblajn signifojn kaj eblus senfine diskuti, kiu el ili pli bone nomus politikan-ŝtatan estaĵon, kiu taŭgus por natur-geografia regiono. Mi ankaŭ dubas pri neceso krei du artikolojn. Sufiĉas Meza Azio. Se vi volas nepre alian artikolon pro historiaj aŭ politikaj kialoj, nomu ĝin Mez-Aziaj ŝtatojlandojŜtatoj de Meza Azio. Tio almenaŭ estus komprenebla distingo, kvankam bone eblas pritrakti ambaŭ aspektojn sub la titolo Meza Azio. --Surfo 09:24, 3 Jul. 2014 (UTC)

Popoliniciato kaj popoliniciativo? redakti

Mi konstatis, ke Macos jam antau iom da tempo modifis la titolojn de la ĉefe de mi verkitaj artikoloj popoliniciativo kaj popoliniciativo (Svislando) al "popoliniciato" kaj "popoliniciato (Svislando)". Li ja metis une rimarkon al la diskutopaĝo de tiuj artikoloj, sed memkompreneble tion oni malfacile tie malkovras. Kiam temas pri tiel grava modifo, kaj ja ne temis pri iuj ĝermoj sed pri du bone verkitaj artikoloj, tiam estus la minimumo, ke oni almenaŭ informus la ĉefaŭtoron kaj invitus lin partopreni en la diskuto. Fakte tia diskuto prefere okazu ĉi-tie, kaj ne en kaŝita artikola diskutopaĝo. Pri la enhavo de la modifo mem: Mi fakte forte malkonsentas. La esprimo "civitana iniciativo" troveblas en PIV kiel zamenhofa esprimo. Krom Zamenhof mem, ĝin uzis Edmond Privat en "Federala Sperto", Arthur Baur en "Fenomeno Svislando" kaj multnombraj radioprelegoj kaj ankaŭ multnombraj aliaj aŭtoroj, ankaŭ mi mem. Fakte "popolinicativo" ne nur estas simpla "iniciato" sed specifa laŭ leĝaj reguloj farita "iniciataĵo". Se entute oni volus derivi la vorton de la radiko iniciat' tiam devus estis "popoliniciataĵo", ĉar inicato, estas la ago lanĉi inicataĵon, respektive iniciativon. Tamen iniciativo en la konkreta kazo restu, ĉar ĝi estis enkondukita de Zamenhof mem laŭ las fundamenta 15-a regulo (se oni jam volas bazi sin sur la fundamento), kaj ĝi ja havas specifan signifon, kiu ne estas nur simpla iniciato respektive iniciataĵo. En la du artikoloj mi reŝanĝis la titolon kaj tekston al iniciativo, sed mi konstatis, ke Marcos poste sisteme ŝanĝis tiun esprimon ĉie en la Vikipedio, kvazaŭ trudante ŝanĝon de la lingvouzo al la mondo. Tio tamen ne estas la tasko de Vikipedio. Ni uzu la esprimojn tiel, kiel ili troveblas en PIV. Kaj ni ne povas redukti la modernan lingvon nur al la universala vortaro de PIV. En la du de mi verkitaj artikoloj mi permesis nuligi la modifon. Pri la aliaj artikoloj inkluzive en vikivortaro, kiuj ne estas de mi, mi ne volas entrepreni ion, antaŭ ni ĝin diskutis en publiko. Mi ja en iu senco havas fortan komprenon, ĉar la simpligo kaj poluro de la lingvo de superfluaj afiksoj kaj ŝajnafiksoj estas en la senco de la "Bona Lingvo" de Piron, kiun mi mem subtenas. En la konkreta kazo la purismo tamen estas troigita kaj kondukas al malĝusta rezulto. Iniciato kaj iniciativo ne estas la sama afero, sed iniciativo estas inciataĵo iniciatita surbaze de leĝa rajto en rekta demokratio. Kiam "iniciativa" estas cetere uzita en la senco de "iniciatema", mi ja konsentas kun Marcos, ke oni povas eviti tiun formon. Kiam temas pri la leĝa fakvorto popoliniciativo, tamen estas alia afero. Kiel dirite tio estas mia persona opinio, la fakto, ke mi nuligis la modifon faritan de Marcos ne estas antaŭdecido, ke mi ne akceptus tian modifon, se oni prezentus bonajn argumentojn, kiuj malvalidigas mian supran argumentadon. Sed sen vera antaŭa diskuto, tiel grava modifo de la ingvouzo ne povas esti farita, sen vasta apogo.DidiWeidmann (diskuto) 19:24, 2 Jul. 2014 (UTC)

Tamen PIV indikas ke "iniciativo" estas samsignifa al "iniciato" aŭ "iniciatemo". Povas esti ke kelkaj Esperantistoj uzis kaj uzas la vorton en la pli limigita politika signifo, kiun vi intencas, sed certe kelkaj ankaŭ uzas ĝin en la pli vasta signifo indikita en PIV. Pro tio, ke ĝi havas ankaŭ tiun pli vastan signifon, ne klaras ke ĝi vere komprenigas tiun pli malvastan signifon, kiun vi intencas.
Ĉiuokaze, temis pri la kunmetaĵo "popoliniciato". En Svisujo, ekzistas leĝe difinita maniero, kiel la popolo povas iniciati konstituci-ŝanĝon. Estas tute senchave nomi tiun leĝan procedon "popoliniciato". Kompreneble, popoloj ankaŭ povas iniciati aliajn aferojn, ne laŭ leĝe difinitaj manieroj. Sed kunmetaĵoj en Esperanto ofte alprenas iom specialajn signifojn. Estas do tute normale se "popoliniciato" estas uzata por iu klare difinita maniero, laŭ kiu la popolo povas iniciati ion, kaj ne por io ajn iniciatata de popolo. Marcos (diskuto) 07:43, 3 Jul. 2014 (UTC)
Kara Marcos -jes, "iniciativo" en Pivo estas ankaŭ menciita en la senco de iniciatemo kaj simple iniciato, tio estas tute prava, kaj kiam temas pri tia signifo "iniciativo" estas superflua radiko, ĝis ĉi-tiu punkto mi dividas vian opinion - sed kiam temas pri civitana kaj popola iniciativoj estas aparta afero, ne nur simpla iniciato, kaj oni simple neglektus la tutan literaturon pri la temo, kiam oni nun arbitre modifus popoliniciativon al popoliniciato, kiam temas pri la aparta signifo de la procezo por enkonduki modifon de la konstitucio aŭ leĝo precipe en Svislando kaj Usono (sed espereble en proksima estonto ankaŭ en aliaj landoj de la tero). La esprimo tiel estis uzita en "Fenomeno Svislando" de d-ro Baur en "Federala Sperto" de Edmond Privat kaj ankaŭ en la verkaro de Zamenhof de nia majstro mem. Tial mi vere malkonsilas al tia modifo, kiu kontraŭus la lingouzon ĝeneralan.DidiWeidmann (diskuto) 19:31, 8 Jul. 2014 (UTC)
La esprimo "popoliniciato" tamen ankaŭ estas jam vaste uzata ekster la Vikipedio. Ĝi ekzemple aperas en ĉi tiu artikolo: http://www.liberafolio.org/2012/eu-rifuzas-himnon-en-esperanto. Ne temas pri svisa popoliniciato, sed ja pri analoga jure klare difinita procedo je Eŭrop-Unia nivelo. Guglo-serĉo montras ke multaj aliaj retpaĝoj uzas la vorton simile. Do vi ne povas diri, ke mia modifo kontraŭas la ĝeneralan lingvouzon. Marcos (diskuto) 16:28, 11 Jul. 2014 (UTC)

Fin de siècle redakti

Fin de siècle: pli bona traduko ol Fino de la centojaro estus Fino de jarcento aŭ Jarcentofino. Cetere la aludo al Esperanto kvazaŭ ĝi estus dekadenca ne estas neŭtrala opinio: "La kulturo kaj arto de tiu tempo plej ofte temis pri socia dekadenco kaj la socio komencis interesiĝi pri ekstremaj kuriozaĵoj, i.a. Esperanto."--Riŝo (diskuto) 16:19, 10 Jul. 2014 (UTC)

  • Ĉar neniu reagis mi iom ŝanĝis la koncernan tekston.--Riŝo (diskuto) 19:35, 26 Jul. 2014 (UTC)

Dubaj titoloj redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke iu kopiis enhavon el Universitato je Lepsiko al Universitato de Lepsiko. Tamen mi dubas pri la ĝusteco de la dua artikolo. Ĉu jam ekzistas artikolo pri alia universitato en Germanujo, laŭ kies titolo ni povus orientiĝi? --Tlustulimu (diskuto) 15:05, 11 Jul. 2014 (UTC)

La Esperantigo "Universitato de Lepsiko" ŝajnas al mi multe pli bona ol "Universitato je Lepsiko". Simila titolo jam estas uzata ĉe Universitato de Kolonjo. kelkaj artikoloj uzas adjektivigon de la urbonomo por la titolo, ekzemple Munkena Universitato kaj Bonna Universitato. En la longa nomformo uzata artikolkomence, ĉi tiuj du artikoloj simple laŭvorte tradukas la germanan nomon, do metas neniun prepozicion inter "Universitato" kaj la urbonomo ("Universitato Ludoviko Maksimiliano Munkeno" kaj "Rejnlanda Universitato Frederiko Vilhelmo Bonn"). Tio ŝajnas al mi klare evitinda en Esperanto. La formo kun "de" ŝajnas al mi ĝenerale preferinda en Esperanto. La adjektiva formo ankaŭ estas akceptebla, sed funkcias nur se oni Esperantigas la urbonomon. Marcos (diskuto) 16:23, 11 Jul. 2014 (UTC)
Mi tute ne komprenas, kial oni uzus je en tiaj okazoj? Tiu prepozicio estas uzebla en multaj okazoj, sed tie ĉi temas pri aparteno, kaj de tute konvenas. darkweasel94 18:25, 11 Jul. 2014 (UTC)
Laŭ mia scio oni devas uzi "je" NUR KIAM oni ne trovas adekvatan prepozicion. Claudio Pistilli (diskuto) 21:25, 11 Jul. 2014 (UTC)
  Farite Mi ĵus korektis la fuŝan alinomigon de Universitato je Lepsiko al Universitato de Lepsiko. Sed mi trovis plian tian strangaĵon: Thomas-lernejo je Lepsiko. --Tlustulimu (diskuto) 20:33, 11 Jul. 2014 (UTC)

Teknikejo redakti

Peto por redakti specialan paĝon redakti

Por malplenigi sian atentaro en Mia atentaro oni klakas ligilon "Forviŝu pura la atentaron". La paĝo havas alian titolon Malplenigu la atentaron kaj nur klarigas en la angla "All of the titles will be removed from your watchlist". Por unuigi la formon kun "Rigardi kaj redakti atentaron" kaj "Redakti krudan atentaron", ĝi devos esti "Malplenigi la atentaron", kaj la klarigo estu "Ĉiuj el la titoloj estos forigitaj el via atentaro", ĉu ne? Mi pensas, ke ĉi tiu funkcio estas grava kaj la klara esperantigo estas necesa. --Salatonbv (diskuto) 00:46, 17 Jun. 2014 (UTC)

La koncerna sistemmesaĝo estas MediaWiki:Watchlisttools-clear, sed mi pensas, ke preferindas ŝanĝi tion per TranslateWiki – pri tio mi tamen nenion scias, do mi lasas tion al aliaj. darkweasel94 08:27, 17 Jun. 2014 (UTC)
Mi ĵus okupiĝis pri kelkaj vikiaj mesaĝoj, sed en la traduka vikio. Tio devus efiki ĵaŭde vespere. Sed la ĉitiea mesaĝo MediaWiki:Watchlisttools-clear tiam eĉ devos esti forigata, por ke la defaŭlta mesaĝo el la traduka vikio denove havu efikon. --Tlustulimu (diskuto) 07:43, 18 Jun. 2014 (UTC)
Forigita. Dume restas en nia Vikipedio multaj sistemaj mesaĝoj, kiuj estis "tradukitaj" en nia vikio sed samtempe en TranslateWiki kaj nun endas je forigo... (plia laboro por administrantoj) --KuboF (diskuto) 20:44, 29 Jun. 2014 (UTC)
Dankon ĉiuj pro la helpo.--Salatonbv (diskuto) 17:04, 2 Jul. 2014 (UTC)

Hi (and sorry for writing in English).

This is a semi-automatic message to inform you that the software update of this week contains a change to Specialaĵo:Upload so that license options must be defined to be able to use the special page. Since this wiki has relatively active uploading but does not have license options defined, I am giving you a more prominent notice of this change. An administrator can simply create the page MediaWiki:Licenses to be able to continue uploading. You can use the format * Template|License name (see the English Wikipedia for an example). The change has been made to ensure that all uploads have the necessary copyright tags. Please use bug 66960 in case you have any questions or comments. Regards, SPQRobin (diskuto) 19:32, 30 Jun. 2014 (UTC)

Mi ĵus faris rapidan (provan) aldonon. Mi nur notis Justan uzo, ĉar mi konsideras alŝutadon de liberaj dosieroj al Vikipedio superflua (pri tio ne prefere iom diskutu). --KuboF (diskuto) 14:01, 1 Jul. 2014 (UTC)
Yerkats multe plibonigis la paĝon (tiel, ke ĝi nun estas funkcianta) kaj mi forigis nian Vikipedion de meta:User:Nemo bis/Unused local uploads do lokaj alŝutoj devus daŭre funkcii.
Tamen mi opinias, ke loka alŝutado de liberaj dosieroj estas malpreferata - tiuj estu en Komunejo kaj nur en esceptaj kazoj loke. Mi dume havas du ideojn:
  1. ŝanĝi tekston en dekstra strio jene:
    Alŝuti dosieron (loke) → Alŝuti malliberan dosieron
    Alŝuti al KomunejoAlŝuti dosieron
  2. krei novan rajto-grupon "Alŝutanto" (kiun aŭtomate ricevus konfirmitaj uzantoj kaj eventuale problemaj uzantoj povas perdi tiun ĉi rajton - aŭ male, administrantoj donus tiun ĉi rajton post peto)
  • kaj transigi ĉiujn liberajn dosierojn al Komunejo, kaj neliberajn, por kiuj ne validas justa uzo forigi.
Se neniu kontraŭos, mi faros la unuan eblon. Sed kompreneble, bezonatas daŭre klarigadi kiel alŝutadi dosierojn al Komunejo (se oni jam alŝutas al Vikipedio, ĉu estas tiom malfacile alŝuti al Komunejo?) kaj pri permesiloj... --KuboF (diskuto) 17:45, 2 Jul. 2014 (UTC)
Ne nur tute malliberaj dosieroj permeseblas tie ĉi laŭ la propono Vikipedio:Lokaj dosieroj. Do mi ne pensas, ke tio estu la teksto, sed simple "alŝuti dosieron (loke)". Ĉu eble estus bona ideo ligi la rajton de alŝutanto al la rajto de revizianto? Mi ja konsentas, ke ne ĉiu povu alŝuti dosieron loke. darkweasel94 19:45, 2 Jul. 2014 (UTC)
Bone pri teksto.
Mi pensas, ke pli bonus distingi inter Alŝutanto (vidu d:Q9020729) kaj Revizianto. Ja oni povas faradi bonajn tekstajn ŝanĝojn sed alŝutadi malbonajn dosierojn; aŭ male. En la rusa Vikipedio oni aŭtomate ricevas la alŝut-rajton kaj administrantoj ĝin povas forpreni de konkreta uzanto. Mi cerbumas, ĉu eventuale por ni pli indus permane la rajton doni al konataj uzantoj.
Kun tia ŝanĝo ni povus samtempe peti novan grupon rollbacker (Restarigi antaŭan redakton). Ĝi estas kutime uzata kontraŭ vandaloj kaj spamuloj, sed mi jam spertis ĝian valoron kiam iuj uzantoj amase ŝanĝis kategorion de multaj paĝoj kaj simile.
Ĉu estas pliaj opinioj pri estonteco de loka alŝutado? Certe vidu proponon Vikipedio:Lokaj dosieroj. --KuboF (diskuto) 23:08, 2 Jul. 2014 (UTC)
Mi jam ŝanĝis la priskribon de alŝut-ligiloj en flanka strio laŭ mia antaŭa propono. --KuboF (diskuto) 13:51, 6 Jul. 2014 (UTC)

Mia uzantoŝablono ne volas funkcii redakti

Mi provas mian unuan ŝablonon (Ŝablono:Helena mitologio) sed mi ne scias plu kial li ne funkcias, kion mankas?--WikiOrange (diskuto) 16:23, 2 Jul. 2014 (UTC)

Kial ne administranto alinomigi ĝin al Ŝablono:Uzanto Helena mitologio sen redirekto?--Salatonbv (diskuto) 17:01, 2 Jul. 2014 (UTC)
Jes, ĝuste, necesas alinomigi ĝin tiel, ke ĝi komenciĝu per "Uzanto ". Vi povas mem fari tion, kaj (se ĝi ĝenas vin) poste proponi la alidirektilon por tuja forigo (Vikipedio:R3). darkweasel94 17:05, 2 Jul. 2014 (UTC)
  Farite WikiOrange, ankaoraŭ ŝanĝu ĝian nomon en via uzantopaĝo. --KuboF (diskuto) 17:23, 2 Jul. 2014 (UTC)

Dankon. Tio signifas ke si mi ne tute ŝanĝis la tekston en la kampo "kreu la ŝablonon" de la paĝo https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Uzantoskatolo/Kulturo, tio funkcius tiam? Se tio estas, mi sugestas forte ne lasi la kampo tiel : la frazero "Ŝablono:Uzanto " devus esti aldonita aŭtomate kiam oni klakas sur la butono "Kreu la ŝablonon" ; Eventuale iu etiketo flanke la kampo povus noti "Ŝablono:Uzanto ". Mi pensas serioze ke tio evitos ambiguon por la uzanto kiu malkovras la faradon de ŝablono, ĉu ne? Tio estas jam malfacile...--WikiOrange (diskuto) 07:47, 3 Jul. 2014 (UTC)

Tech News: 2014-31 - Wikidata redakti

En Tech News: 2014-31 estas mesaĝo: "Wikidata will soon be able to store data about article status, for example "good article" or "featured article". If your wiki has highlighted content, please make sure it is on Wikidata's list. [1]"

Mi vidas ke eowiki ne estas. Kiu scipovas aldoni? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:49, 28 Jul. 2014 (UTC)

Kiam "ĉ" kaj "cx" en la serĉilo? redakti

Kiam oni povas tajpi ĉapelitajn literojn en la serĉilo aŭ dum redaktado? Mi aldonis la sekcion pri X-sistemo en Vikipedio:Stilogvido, mi ne povis klarigi kiam oni sukcesas aŭtomate montri tiajn literojn kaj kiam ne (mi ne diras pri la rezulto post la redakto, sed pri konverta funkcio kiel la serĉiloj en ReVo kaj reta PIV). Ĉu tio dependas de la versio de foliumilo aŭ operaciumo? Mi iufoje povas tajpi sed ne ĉiam.--Salatonbv (diskuto) 07:27, 15 Jul. 2014 (UTC)

Administrejo redakti

Markitaj versioj redakti

Saluton! Mi havas demandon parte administran, parte teĥnikan. Ne-esperantista uzanto (Uzanto:Russavia) ĵus demandis min en IRC-kanalo, ĉu mi povas fari, ke liaj redaktoj fariĝu aŭtomate kontrolataj en la Esperanta Vikipedio. Ĉar mi ne multe scias pri la sistemo de markitaj versioj, nek iam vere laboris tiurilate kiel administranto, mi demandas tie ĉi: Mi vidas, ke en Specialaĵo:Rajtoj_de_uzantoj/Russavia mi povas igi lin aŭ "revizianto" aŭ "aŭtomata kontrolanto".

  • Ĉu mi divenas ĝuste, ke "revizianto" povas marki kiel kontrolitajn la versiojn de aliuloj, sed "aŭtomata kontrolanto" nur la proprajn?
  • Se jes, kiuj estas la kondiĉoj por igi iun "aŭtomata kontrolanto"? Mi trovis nur Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj, kiu tamen temas pri reviziantoj. Ĉu scio de Esperanto estas deviga ankaŭ por aŭtomataj kontrolantoj?

La redaktoj de tiu uzanto konsistas ĉefe el enmetado kaj ŝanĝado de bildoj, kaj mi jam konas lin de la Komunejo (li estas tie administranto) kaj trovas lin sufiĉe fidinda, do mi ja volus doni tiun biton al li, sed ne volas akcidente rompi regulojn. Pardonu mian por administranto iom embarasan nescion. :) darkweasel94 21:16, 19 Jun. 2014 (UTC)

Mi pensas ke mi bonŝance estas unu el iuj kiuj plej rapide aŭtomate iĝis reviziantoj. Subite estis protokolo "aŭtomate altrangigita de (neniom) al Revizianto" nur pli ol 2 monatoj kaj mi ĝoje enmetis la ŝablonon {{Bonvenon revizianto}} sur mia diskutpaĝo.--Salatonbv (diskuto) 21:52, 19 Jun. 2014 (UTC)
Mi vidas, ke Uzanto:Pino~eowiki nun donis tiun rajton al Russavia. Tio estas bona, sed mi tamen scivolus pri miaj antaŭaj demandoj. :) darkweasel94 10:03, 20 Jun. 2014 (UTC)
Revizianto povas marki kiel kontrolitajn la versiojn de aliuloj, sed aŭtomata kontrolanto nur la proprajn. Se estus problemoj, ni povus krei novajn regulojn. Tie ne estas problemo. --pino (diskuto) 11:37, 20 Jun. 2014 (UTC)
Bone, do ĉu simple doni la rajton de aŭtomata kontrolanto al ĉiu, kiu ne estas vandalo kaj produkteme redaktas? darkweasel94 12:40, 20 Jun. 2014 (UTC)
Kelkaj vikipedioj ŝajnas havi normojn por tia rajtodono. Ekzemple en la germana, por iĝi
  • Aŭtomata kontrolanto - la uzanto estas registrita dum almenaŭ 30 tagoj kaj havas almenaŭ 150 redaktojn, ktp.
  • Revizianto - la uzanto estas registrita dum almenaŭ 60 tagoj kaj havas almenaŭ 300 redaktojn, ktp. --Salatonbv (diskuto) 13:32, 20 Jun. 2014 (UTC)
Jes simple doni la rajton de aŭtomata kontrolanto al ĉiu, kiu ne estas vandalo kaj produkteme redaktas estus saĝa. --pino (diskuto) 14:37, 20 Jun. 2014 (UTC)
Ĉu iu administranto donos revizianto-rajton al uzanto:Michael Barera? Li miaopinie kontribuas sufiĉe bone kaj longe (vidu Specialaĵo:Kontribuoj/Michael_Barera).--Salatonbv (diskuto) 05:27, 19 Jul. 2014 (UTC)
Do nun li iĝis aŭtomata kontrolanto. --pino (diskuto) 06:22, 19 Jul. 2014 (UTC)
  Dankon!--Salatonbv (diskuto) 06:49, 19 Jul. 2014 (UTC)

Kiel forigi forigendan artikolon? redakti

En Vikipedio:Forigendaj artikoloj restas artikolo, por kiu jam delonge finiĝis tempo de pridiskuto, tamen ĝi ne estis forigita malgraŭ konsento de la uzantoj. Eblas suspekti, ke unu el la administrantoj, kiu devis forigi ĝin laŭ konsento, ne faris tion pro sia propra malneŭtraleco rilate al temo de la artikolo kaj povas plu malhelpi forigadon. Ĉu mi rajtas en tiu kazo (laŭ reguloj) memstare forigi la artikolon (almenaŭ — forviŝi enhavon kaj anstataŭigi per alidirekto)? --Dima41 (diskuto) 13:53, 7 Jul. 2014 (UTC)

Ĉu estas tiom sekretega artikolo, ke vi ne povas malkaŝi ĝian nomon? --Surfo 09:17, 8 Jul. 2014 (UTC)
Surfo ĝustas. Dima, ankaŭ administrantoj estas nur volontuloj ĉi tie. Tial ne ĉiam okazas forigo ĝuste en la tago de pasita limdato. Precipe tio validas kiam necesas aldona redakto de ŝablono, robota laboro aŭ simile. --KuboF (diskuto) 12:14, 8 Jul. 2014 (UTC)
Kelkaj artikoloj restas dum pli ol du monatoj post anoncita diskutofino. Nun temas konkrete pri Movada agado de Amri Wandel: forigenda (originala esploro, neenciklopedieco, ebla reklamo) sen iu plia laborado. --Dima41 (diskuto) 13:02, 8 Jul. 2014 (UTC)