Villalar de los Comuneros

Villalar de los Comuneros [biljaLAR deloskomuNEros] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. Villalar de los Comuneros estas komprenebla etimologie kiel Urbo de la Komunumanoj alude al venkitoj kaj ekzekutitoj post la Batalo de Villalar dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio. Ĝis 1932 ĝi nomiĝis nur Villalar.

Villalar de los Comuneros
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47111
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 484  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 5° 8′ U (mapo)41.549444444444-5.1386111111111Koordinatoj: 41° 33′ N, 5° 8′ U (mapo) [+]
Alto 712 m [+]
Areo 42,74 km² (4 274 ha) [+]
Villalar de los Comuneros (Provinco Valadolido)
Villalar de los Comuneros (Provinco Valadolido)
DEC
Villalar de los Comuneros
Villalar de los Comuneros
Situo de Villalar de los Comuneros
Villalar de los Comuneros (Hispanio)
Villalar de los Comuneros (Hispanio)
DEC
Villalar de los Comuneros
Villalar de los Comuneros
Situo de Villalar de los Comuneros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalar de los Comuneros [+]
vdr
Villalar de los Comuneros en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.
Romantika prezento de la Batalo de Villalar en la 19a jarcento fare de Manuel Picolo López.
La monolito.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 42,74 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 473 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 45 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, kaj iom pli ol 14 km de Tordesillas, borde de la rivero Hornija. Tordesillas estas la referenca centro de servoj por Villalar. La bazaj servoj por transporto ligiĝas al Tordesillas, dum por pli specifaj, ĉu ŝosee ĉu fervoje oni devas iri al Valadolido.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Estas referencoj ke en 1230 ĝi estis vizitita de la reĝo Ferdinando la 3-a kaj lia patrino Berenguela. Oni scias ankaŭ, ke ĝi apartenis al la Ordeno de Santiago kaj al la Infantazgo (infantlando) de Valadolido. Eklezie ĝi apartenis al la diocezo de Zamoro.

Ĉefa okazaĵo estis la batalo de Villalar, okazinta en la loko konata kiel Ferponto, ekster la loĝloko, la 23an de Aprilo 1521, kiu finigis la daŭron de la Milito de la Komunumoj de Kastilio en kiu batalis la partianoj de la reĝo Karolo la 1-a kontraŭ la komunumanoj, tio estas ribelintoj kontraŭ la troa fiska premo trudita de la nova monarko kaj la manko de partopreno de Kastilio en la imperia politiko rigardanta nur al Eŭropo. La ribela institucio "Santa Junta Comunera" havis sidejon en Avilo kaj poste en Tordesillas, kie estis malliberigita la patrino de la monarko, Johanino de Kastilio, supozeble apoganto de la komunumanoj.

La komunumaj trupoj, komanditaj de Juan de Padilla, retiriĝis al Torrelobatón kaj klopodis sekvi al Toro sed ĉe Villalar estis atingitaj de la monarkisma armeo kaj venkitaj, arestitaj la estroj, Juan de Padilla, Juan Bravo kaj Francisco Maldonado, kiuj estis tuj ekzekutitaj sur la placo kaj iliaj fortranĉitaj kapoj estis eksponitaj ĉe la pilorio.

Tiuj okazintaĵoj estis memoritaj per du monolitoj, unu ĉe la placo kaj alia ĉe la loko de la batalo. Villalar eknomiĝis "de los comuneros" kaj ekkonsideriĝis lulilo de la kastilia naciismo aŭ regionismo kaj de la lukto de la popolo por la libereco. Fine de la 19-a jarceno disvolviĝis la naciisma sento kio rezultis en la unua Festo de la Komunumanoj celebrita la 23an de Aprilo 1889.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, hordeo; luzerno, terpomo kaj beto) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj; iam kolomboj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). La malmulta industrio rilatas al la agrikulturo kaj brutobredado. Estas ankaŭ iom da servoj.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Johano Baptista de la 16-a jarcento kaj la iama preĝejo de Sankta Maria, aktuale Kulturdomo, la menciitaj monolitoj, la horloĝturo, nobelaj domoj ktp.

Ĉiun 23-an de Aprilo oni celebras en Villalar de los Comuneros regionan feston de Kastilio-Leono.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti