Westonaria
Westonaria estas grandurbo en Sud-Afriko, en provinco Ĥaŭtengo, en same nomata municipo Westonaria. La urbo konsistas el 10 antaŭurbaj urbetoj.
Westonaria | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1779 • 1780 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 19′ S, 27° 39′ O (mapo)-26.31777777777827.650555555556Koordinatoj: 26° 19′ S, 27° 39′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 657 m [+] | ||
Areo | 12,65 km² (1 265 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Bazaj informoj redakti
Geografio redakti
Westonaria situas sur altebenaĵo en norda parto de la lando. Randfontein troviĝas 18, Soweto 22, Krugersdorp 27, Johanesburgo 45, Pretorio 89, Port Elizabeth 455, Durbano 513, Kaburbo 1225 km.
Historio redakti
En 1937 oni fondis vilaĝon Venterspost, sed apude Westonaria estis proklamita en la sekva jaro. En 1948 ili unuiĝis sub la nomo Venterspost. Post 4 jaroj tiu unuiĝo ricevis statuson urbo kaj prenis la nomon Westonaria. Tiu nomo signifas: 'okcidenta areo', ĉar kompanio Okcidenta Areoj Ltd evoluigis la urbeton. Dum la rasapartisma epoko nigruloj vivis ekster urbo en Bekkersdal.
Trafiko redakti
La plej gravaj vojoj kuras el Westonaria al Randfontein, Soweto kaj Carletonville.
Klimato redakti
En Westonaria la temperaturo varias averaĝe inter 11-22 °C. En januaro regas la plej alta varmo, en julio la plej malalta varmo (tiam tre malofte frostas nokte). Jare pluvas ĉ. 700 mm (ĝenerale dum jardeko nur unufoje neĝas). La pluvo en januaro kulminas kaj julie malkulminas.
Fontoj redakti
- Angla Vikipedio
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- loĝantaro