Wolf-Rayet stelo (ofte mallongige: WR stelo) estas tipo de varma, mashava kaj evoluinta stelo, kiu elmontras grandan elĵetadon da maso. Tiaj steloj portas la nomon de iliaj malkovrintoj: la francaj astronomoj Charles Wolf kaj Georges Rayet de la Observatorio de Parizo en 1867.

La nebulozo M1-67 ĉirkaŭ la Wolf-Rayet stelo WR124. Foto de la kosmoteleskopo Hubble

Malkovro redakti

Charles Wolf kaj Georges Rayet malkovris, en la spektro de tri steloj de la konstelacio Cigno, larĝajn liniojn de elsendo, kongruaj kun tiuj de nenia konata gaso[1]. La ĉeesto de elsendaj spektraj linioj en stelo estas malofta: la stelaj spektroj montras prefere kontinuan fonon kun sorbaj linioj ŝuldataj al (relative) malvarma materio ĉirkaŭ la stelo.

Al tiu nenormala tipo de steloj oni donis la nomon de Wolf-Rayet steloj, aŭ WR steloj.

Sekve, oni elmontris ke tiaj linioj estis tiuj de heliumo, gaso malkovrita en 1868. En 1929 oni atribuis la larĝecon de la spektraj linioj al la efiko de Doppler, tio, kiu implicas rapidecon de 300 al 2 400 km/s, do ke Wolf-Rayet steloj daŭre elĵetas gasojn sub formo de stela vento, estigante ŝelon da gaso puŝata de la premo de radiado.

Krom tiujn de heliumo, oni trovis en la Wolf-Rayet stela spektro liniojn de karbono, oksigeno kaj azoto, oni klasigis tiaj steloj en RN, riĉaj je karbono kaj WN, riĉaj je azoto.

Ecoj redakti

WR steloj estas evoluoj de steloj de klasoj O aŭ B, tie estas plej masivaj steloj, inter 9 kaj 150 sunaj masoj. Ili ne plu estas sur la ĉefa sekvenco, ĉar ili ne plu fuzias hidrogenon, sed heliumon, kaj, eble plu malfrue karbonon, oksigenon, k.t.p.

La stela vento de WR steloj elĵetas mason ekvivalentan al 10−5 sunaj masoj ĉiujn jarojn (aŭ 1015 tunoj en sekundo) kun rapideco de ĉirkaŭ 2000 km/s. La gaso de tiu vento elsendas radiadojn kun larĝaj spektraj linioj, pro efiko de Doppler. La lumo, kiun oni observas, estas tiu elsendata de la vento kaj ne de la stelo mem. Oni kreis novan spektran klason: W, por la WR steloj.

Oni opinias, ke la WR steloj estas stelo en stadio, kiu tuj antaŭas tiun de supernovao. Bone konata (kaj sufiĉe proksima) ekzemplo de Wolf-Rayet stelo estas Gamma Velorum (aŭ Gamo de Velaro)

Notoj kaj referencoj redakti

  1. En "Comptes Rendu de l'Académie des Sciences" 1867, vol 65, pp. 292 al 296 http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k3022r.image.f294, Paĝaro de la Nacia Biblioteko de Francio

Eksteraj ligiloj redakti