Zugspitze

la plej alta monto en Germanio

Zugspitze [CUKŝpice] estas 2 962 m alta monto en Germanio kaj ties plej alta punkto. Ĝi apartenas al Wetterstein-montaro en la nordaj alpoj kaj ĝi estas lima monto al Aŭstrio. Kune kun iuj ĉirkaŭaj masivoj la Wetterstein-montaro konsistigas la centran montmasivon de la Berchtesgadenaj Alpoj, nomatan Watzmann [VACman].

Zugspitze
Zugspitze vidata elokcidente
monto
Alteco 2 962,06 m
Situo Germanio (plej alta) kaj Aŭstrio
Montaro Wetterstein-montaro, Alpoj
Geografia situo 47° 25′ N, 10° 59′ O (mapo)47.41666666666710.983333333333Koordinatoj: 47° 25′ N, 10° 59′ O (mapo) f4
Zugspitze (Montaroj Wetterstein kaj Mieming)
Zugspitze (Montaroj Wetterstein kaj Mieming)
DEC
Zugspitze
Zugspitze
Situo de Zugspitze
Map
Zugspitze
Unua grimpo antaŭ 1770,
unuaj konataj: Josef Naus kun Joh. Georg Deutschl kaj Maier
Plej facila montgrimpo Tra Reintal al Knorr-kabano, plue trans Platt al la pinto
Rimarko La plej alta punkto de Germanio
vdr

Situo: 47° 25′ N 10° 59′ O / 47.417 °N, 10.983 °O / 47.417; 10.983 (mapo)

Zugspitze estas la ĉefa pinto de Zugspitz-masivo, kie troviĝas du el la tri germaniaj glaĉeroj (nome: Schneeferner kaj Höllentalferner). Al la Zugspitz-masivo krome ankaŭ apertenas la montpinto Schneefernerkopf (2 875 m). En la aŭstria flanko Zugspitze estas 0,27 m pli alta ol en la germania flanko, ĉar la mezuradoj havas kiel nul-linion la marnivelon ĉe Triesto (aŭstria) aŭ ĉe Amsterdamo (germania). La monto estas fifama pro siaj abrupte komenciĝantaj fortegaj fulmotondroj.

Zugspitze nur en 1590 ricevis sian unuan mencion, nur en la 19-a jarcento vekiĝis la intereso pri ĝi. La pinto estis parte krevigita en 1931 pro konstruado de la telfero. La unuan dokumentitan grimpon faris Josef Naus la 27-an de aŭgusto 1820, pli frua grimpado far lokanoj je ĉ. 1770 povas esti konjektata[1]. En 1853 Karoline Pitzner kiel unua virino grimpis la monton[2]. La unua vintra grimpo okazis la 7-an de januaro 1882 far Ferdinand Kilger, H. kaj J. Zametzer kaj Heinrich Schwaiger.

Zugspitze vidata de Hohe Munde
Elaera vido

En 1898 komenciĝis la veterobservado sur la monto. La observatorio hodiaŭ estas mastrumata de Germana veterservo (DWD), ĉiam persone prizorgata, kaj ĝi ankaŭ kontribuas datenojn por la GAW-programo. Sur la aŭstria flanko troviĝas aŭtomata veterstacio.

La montopinto estas atingebla per tri transportiloj: la bavara dentrada Zugspitz-fervojo (1928–1930), Eibsee-telfero (1962) kaj la Tirola Zugspitz-telfero (1926, rekonstruita 1989-1991). La transportiloj estas uzataj ĉefe de turistoj (vintre multaj skiantoj sur Zugspitzplatt).

Radiostacio sur Zugspitze dissendas programon de Antenne Bayern kaj funkcias por Amatora radio en la frekvencoj 2m, 70cm und 23cm.

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti