"Kronika" boreliozo Lyme

La termino kronika Lyme-malsano estas ofte uzata por pluraj malsamaj grupoj de pacientoj. Foje temas pri homoj suferantaj pro la simptomoj de la ne-traktita boreliozo Lyme, estanta en la malfrua stadio: - artrito, periferia neŭropatio kaj/aŭ encefalomjelito. Al la alia grupo apartenas la homoj, kiuj en la pasinteco travivis la malsanon kaj kelkaj simptomoj restis post la antibiotika kuracado. Oni nomas tiun ĉi staton ankaŭ "post-Lyme-sindromo". La tria kaj plej kontraŭdira grupo konsistas el tiuj pacientoj, kiuj havas ne-specifajn simptomojn, kiel ekzemple la daŭra laceco, kaj ĉe kiuj neniam montriĝas objektivaj faktoj, ke ili iam ajn en la pasinteco infektiĝis per borelioj, ĉar ĉiuj faritaj diagnozikaj testoj estas negativaj.

Unu triono de la pacientoj, kiuj pro diagnozita malsano Lyme iam ricevis antibiotikan traktadon, ankaŭ pli malfrue havas simptomojn, kiel la grava laceco, dormoperturboj, kognaj malfacilaĵoj, kaj tiuj ĉi simptomoj estas gravaj en 2 %-j de la kazoj. Kvankam tiuj ĉi pacientoj nekontesteble povas havi gravajn simptomojn, ilia kaŭzo kaj la konvena terapio estas kontraŭdiraj. La simptomoj povas konsisti el fibromialgio kaj kronika laceco-sindromo. Kelkaj doktoroj atribuas tiujn ĉi simptomojn al persistanta borelio-infekto, aŭ al kun-infektoj per aliaj mikroorganismoj transportataj per iksodoj, kiel erliĥiozo (Ehrlich) kaj babeziozo (Babes). Aliaj fakuloj kredas ke la komenca infekto povas kaŭzi aŭtoimunan reagon, kiu daŭrigas la gravajn simptomojn eĉ post kiam la bakterioj estas eliminitaj per antibiotikoj.

Kvar randomitaj/lotumitaj, kontrolitaj eksperimentoj estis finfaritaj ĉe pacientoj, kiuj havis persistantajn plendojn kaj malsanhistorion kun boreliozo. Preskaŭ ĉiuj estis anticipe kuracitaj per antibiotikoj. La aŭtoroj de ĉiuj kvar eksperimentoj konkludis, ke siaj rezultoj ne subtenas la longatempan antibiotikan terapion.

El tiuj ĉi kvar studoj

  • du montris nenian avantaĝon de 30-taga, envejna ceftriaksono sekvata de 60-taga, perbuŝa doksiciklino, konkludante ke "traktado per 90-taga, envejna kaj perbuŝa dozado de antibiotikoj ne plibonigis la simptomojn pli efike ol la placebo";
  • unu studo montris pliboniĝon nur de la laceco post 28-taga, envejna antibiotiko, - sed tiu ĉi efiko estis signifa nur en tiu grupo de pacientoj, kiuj anticipe neniam ricevis antibiotikojn. La rezultoj evidentigis grandan placebo-efikon. La eksperimentoj plurfoje montris gravajn kromefikojn endanĝerigantajn eĉ la vivon de la pacientoj;
  • unu studo raportis pri pliboniĝo de la laceco kaj pri provizora pliboniĝo de la kognaj funkcioj ĉe kelkaj pacientoj, post 10-semajna, envejna dozado de antibiotikoj, sed ĝi konkludis ke la traktado "ne estis efika strategio por atingi daŭran pliboniĝon de la kognaj funkcioj". Tiuj ĉi pacientoj estis jam malsanaj ekde multaj jaroj kaj dume ili ricevis plurajn antibiotikajn traktadojn.

Unu ne-profitcela intereso-grupo nomata International Lyme and Associated Diseases Society (ILADS, en Esperanto: Internacia Societo de Lyme- kaj Asociiĝintaj Malsanoj) kontestas, ke persistanta ĉeesto de B. burgdorferi povas esti respondeca por manifestiĝo de malfruaj simptomoj de Lyme-malsano. Signifaj usonaj medicinaj aŭtoritatoj kiel la Amerika Societo de Infektaj Malsanoj, Amerika Akademio de Neurologio kaj Nacia Instituto de la Sano konstatis ke ne ekzistas konvinka pruvo ke la borelioj kaŭzas la diversajn simptomojn, kiujn oni klasifikis kiel "kronika Lyme-malsano", malkonsilis la longatempan antibiotikan traktadon, ĉar ĝi estas senefika kaj povas esti danĝera. Ekzistas signifaj kromefikoj kaj riskoj de tia longdaŭra antibiotika terapio, kaj oni raportis pri mortokazo kiel komplikaĵo de 27-monata envejna traktado per antibiotiko, pro senbaza diagnozo de "kronika Lyme-malsano".

Povas okazi ke tiuj ĉi kronikaj simptomoj estas atribueblaj ĉu al aŭtoimuneco, ĉu al postrestintaj bakterioj, - tamen oni ne povas malkovri DNA-n de borelioj en la artikoj post antibiotika terapio. Tio sugestas, ke artrito povas ĉeesti eĉ post kiam la bakterioj estas mortigitaj. Lyme-artrito persistanta post antibiotika kuracado povas esti traktata per hidroksikinolinometotreksato. En neniu stadio de la Lyme-malsano estas rekomendata doni injekton de kortikosteroido en la koncernan artikon.

Pacientoj kun kronikaj neuropatiaj doloroj bone reagis al terapio per gabapentino. Kelkaj antibiotikoj, kiel minociklino kaj doksiciklino havas ankaŭ kontraŭinflaman efikon. Minociklino estas aplikata ankaŭ en aliaj neŭrodegeneraj kaj inflamaj malsanoj, kiel la multloka sklerozo, Parkinson- kaj Huntington-malsanoj, reŭmatoida artrito kaj ALS (= amiotrofia lateralsklerozo).

Detala bibliografio de la temo estas trovebla en la angla vikipedio sub titolo Lyme-disease: http://en.wikipedia.org/wiki/Lyme_disease?oldid=0

Eksteraj ligiloj redakti