En restoracioj, à la carte (/ɑːləˈkɑːrt/; france por 'ĉe la karto') estas la praktiko mendi individuajn pladojn de menuo en restoracio, malsame de table d'hôte ('tablo de la gastiganto'), kie estas proponita iu difinita menuo.[1] La esprimo estis prenita de franca lingvo de la frua 19a jarcento "laŭ la menuo".[2] Poplade, manĝi à la carte estas kutime pli multekoste ol elekti iun pladkompleton ofertatan de la ĉefkuiristo, sed la gasto tiel ricevos nur manĝaĵojn precize deziratajn.

La unuopaj pladoj povas inkluzivi krompladojn, aŭ la krompladoj povas esti ofertitaj aparte. En la dua kazo, ili ankaŭ estas konsideritaj à la carte.

Historio redakti

La plej fruaj ekzemploj de la carte estas de 1816 por la adjektiva uzo ("à la carte manĝo", ekzemple) kaj de 1821 por la adverba uzo ("manĝoj estis servitaj à la carte"). Tiuj uzoj aperis antaŭ la uzo de la vorto menuo, kiu venis en la anglan en la 1830-aj jaroj.[3]

Referencoj redakti

  1. Online Etymology Dictionary. etymonline.com. Alirita 2016-05-02.
  2. à la carte – definition of à la carte in English from the Oxford dictionary. oxforddictionaries.com. Arkivita el la originalo je 2 June 2016. Alirita 2 May 2016. Arkivigite je 2016-06-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-02. Alirita 2022-12-12.
  3. "Menu", The American Heritage Dictionary of the English Language, 4th edition, Houghton Mifflin

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti