Árpád AJVÁSZ [ajvAs], Ajtony, rumania hungara apotekisto. Li naskiĝis en Székelykeresztúr la 18-an de septembro 1899 kaj mortis en Miercurea Ciuc en 1965.

Kariero redakti

Árpád Ajvász komencis siajn studojn en Koloĵvaro kaj finis en Segedo. En 1923 li akiris diplomon de apotekisto. En 1924 li aĉetis la apotekon de Árpád Gözsy (1861 – 1931) kune kun sia frato, Jenő en Miercurea Ciuc, kies ili estis posedantoj ĝis ties ŝtatiĝo en 1949. Provizore li estis senlabora, poste magazenestro, fine denove apotekisto kiel ŝtata dungito en sia iama apoteko ĝis sia morto en 1965. El liaj kuracilfaraĵoj pluraj estis registritaj, ekzemple la ungvento Haemorrhoidin kontraŭ la hemoroido.

Fonto redakti