SIPOS Árpád (pro. ŝipoŝ) (naskiĝis la 1-an de novembro 1843 en Horgospataka, mortis la 9-an de februaro 1901 en Nagyvárad) estis hungara jurakademia profesoro.

Biografio redakti

Árpád Sipos akiris jurdoktoran diplomon en 1867 en la Reĝa Universitato de Pest. Li praktikis advokatecon dum tri jaroj. De 1870 li fariĝis jurakademia profesoro en Kassa (minadjuro), dume en 1871 privatprofesoro en Pest (urbo) (aŭstria juro). Inter 1873 – 1901 li estis profesoro pri aŭstria civitana juro kaj minadjuro en Nagyvárad. Li estis redaktoro de Nagyváradi Lapok.

Verkoj redakti

  • Magyar bányajog (Nagyvárad, 1872);
  • Házassági vagyonjog (Nagyvárad, 1875);
  • A szénbányászat joga és a földbirtok (Budapeŝto, 1893);
  • A bányatörvényjavaslat bírálata (Budapeŝto, 1895);
  • A törvénytelen gyermek és az öröklési jog (Budapeŝto, 1895).

Fonto redakti