Malfermi la ĉefan menuon

Árpád Béla Szabó (fizikisto-kemiisto)

SZABÓ Árpád [sabo:] estis rumania hungara fizikisto-kemiisto. Li naskiĝis en Székelyudvarhely la 11-an de decembro 1913 kaj mortis en Kluĵo la 9-an de septembro 2005.

BiografioRedakti

Árpád Szabó diplomitiĝis en la Universitato Ferdinando la 1-a de Kluĵo en 1936, poste en Iași pri kemio en 1937. Li doktoriĝis en 1943 en Koloĵvaro. De 1940 li lekciis kemion en Universitato de Koloĵvaro, de 1945 li estis profesoro de Universitato Bolyai, de 1956 esploristo de Instituto de Atomfiziko, laboratoriestro ĝis sia pensiuliĝo (1980). Li estis ano de Rumana Akademio.

FontoRedakti