Île Illiec, aŭ Insulo Ilijeko en Esperanto, estas malgranda insulo situa fronte al Port-Blanc, Bretonio, Francio.

En 1876, Ambroise Thomas konstruis la trietaĝan domon, kapelon kaj konusan turon kiuj daŭre ĉeestas en la insulo.[1]

Île Illiec estis aĉetita de la usona aviadisto Charles Lindbergh, sekve de la homforkapto kaj murdo de lia filo en 1932 kaj lia sekva translokiĝo en Eŭropon en 1936. En marto de 1938, la familio aĉetis la 4-akrean insulon kontraŭ 16 000 dolaroj, tio estas ĉirkaŭ 1 dolaro por kvadrata metro, sed vivis tie nur ĝis decembro. La familio de Lindbergh revenis en Usonon en aprilo de 1939, iom post la germana okupado de Ĉeĥoslovakio.[1]

Tiu insulo estas nun private posedita de la familio de Heidsieck.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Île Illiec. Alirita 2010-02-07.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 48° 51′ 01″ N 3° 17′ 43″ U / 48.85028 °N, 3.29528 °U / 48.85028; -3.29528 (mapo)