Ĉarto pri Naturmedio (Francio)

La Ĉarto pri Naturmedio de 2004 estas en Francio konstitucia teksto, kiu konstituciigas homajn rajtojn rilate la naturmedion. Ĝi enhavas plurajn rajtojn aŭ principojn jam oficialigitajn en leĝoj aŭ pliofte internaciaj aktoj. Oni ofte kromnomas tiujn rajtojn "tria-ŝtupaj" ("unuaŝtupaj" estus la homaj rajtoj de 1789, "duaŝtupaj" la socialaj rajtoj en la 20-a jarcento).

Ĉarto pri Naturmedio
teksto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Ĝian prilaboron lanĉis prezidento Jacques Chirac kaj gvidis komisiono el fakuloj. Kontribuis ankaŭ du komitatoj, unu jurista kaj la alia sciencista. Okazis serio da publikaj kunvenoj en la tuta Francio por kolekti opiniojn pri la temoj de la Ĉarto.

La tekston oni submetis al la Nacia Asembleo kaj la Senato en 2004. La 28-an de februaro 2005 en Versajlo (Versailles), la parlamentanoj kunigitaj en Kongreso aprobis (poris 531, kontraŭis 23) la konstitucian leĝon, kiu enigas la Ĉarton pri Naturmedio en la antaŭparolon de la konstitucio. Fine prezidento Chirac promulgis la Ĉarton la 1-an de marto 2005.

La Ĉarto enhavas 10 artikolojn.

Esperantigita teksto redakti

La franca popolo,

Konsiderante:

Ke la naturaj fontoj kaj ekvilibroj kondiĉis la evoluon de la homaro;
Ke la estonteco kaj ekzisto mem de la homaro estas nedisigeblaj de ĝia natura medio;
Ke la naturmedio estas la komuna heredaĵo de la homoj;
Ke la homo ĉiam pli influas la vivkondiĉojn kaj sian propran evoluon;
Ke la estaĵan diversecon, la homan feliĉon kaj la progreson de la homaj socioj maltrankviligas iuj manieroj konsumi aŭ produkti kaj la troa ekspluato de la naturaj fontoj;
Ke konservon de la naturmedio oni celu kiel la aliajn fundamentajn interesojn de la nacio;
Ke, por garantii daŭropovan evoluigon, la elektoj por alfronti la estantaj bezonoj ne kompromitu la kapablon de la estontaj generacioj kaj de la aliaj popoloj por kontentigi siajn proprajn bezonojn,

Proklamas:

Artikolo 1.
Ĉiu rajtas vivi en naturmedio ekvilibra kaj respektanta la sanon.
Artikolo 2.
Ĉiu homo partoprenu en la konservo kaj plibonigo de la naturmedio.
Artikolo 3.
Laŭ la kondiĉoj difinitaj de la leĝo, ĉiu homo antaŭmalhelpu siajn eblajn atencojn al la naturmedio aŭ, manke de tio, limigu la konsekvencojn.
Artikolo 4.
Ĉiu homo kontribuu al la riparo de la damaĝoj, kiujn li kaŭzis al la naturmedio, laŭ la kondiĉoj difinitaj de la leĝo.
Artikolo 5.
Kiam la realiĝo de damaĝo -- malgraŭ ĝia necerteco laŭ la sciencaj konoj -- povus severe kaj neinversigeble atenci la naturmedion, la publikaj aŭtoritatoj zorgas -- laŭ la principo de singardo kaj en siaj agosferoj -- pri la plenumo de la riskomezuraj proceduroj kaj pri la alpreno de provizoraj kaj proporciaj decidoj por eviti la realiĝon de la damaĝo.
Artikolo 6.
La publikaj politikoj favorigu daŭropovan evoluigon. Por tio ili akordigas la protekton kaj plibonigon de la naturmedio, la ekonomian evoluon kaj la socian progreson.
Artikolo 7.
Ĉiu homo rajtas, laŭ la kondiĉoj kaj limoj difinitaj de la leĝo, scii la prinaturmediajn informojn tenitajn de la publikaj aŭtoritatoj kaj partopreni en la farado de la publikaj decidoj, kiuj influos la naturmedion.
Artikolo 8.
La edukado kaj formado pri la naturmedio kontribuu al la plenumo de la rajtoj kaj devoj difinitaj de ĉi tiu Ĉarto.
Artikolo 9.
Esplorado kaj novfarado partoprenu en la konservo kaj plibonigo de la naturmedio.
Artikolo 10.
Ĉi tiu Ĉarto inspiras la eŭropan kaj internacian agadon de Francio.

Eksteraj ligiloj redakti