Ĉasista ŝtono (Schneekopf)

La Ĉasista ŝtono (germane: Jägerstein) estas hororeta monumento sur la Schneekopf-monto en Gehlberg, Germanio.

La du turoj de sur Schneekopf; la Ĉasista ŝtono estus malfone je la maldekstra flanko
Litofizo, aŭ Schneekopf-globo kun kristalo

Medio mistera redakti

La 978 metrojn alta Schneekopf-monto, sur kiu estis ĝis 1994 sovetia radarinstalaĵo kaj nuntempe akceptas novstarigita panorama turo kaj gastejo la vizitantojn, ne estas nur la dua plej alta monto en Turingio (post Großer Beerberg) kaj tre ŝatata pro la belvido de sur ĝi. Simile al la monto Singer Berg en Ilmtal kaj la montoĉeno apud Hörselberg ĝi estas ankaŭ tre konektita kun legendoj. Ŝuldiĝas tiu al la pejzaĝo kruda kun abisoj, ravinoj, faŭkoj kaj timekscitaj marĉoj kiuj tie ĉi eĉ havas temigajn nomojn kiel Teufelskanzel, Hölle, Teufelsmoor, Teufelskreis,Teufelsbad. Kelkaj veneciaj sagaoj raportas pri fremduloj el la sudo kiuj intencis elfosi tie ĉi oron, arĝenton aŭ feron. La rondaj porfiraj globoj, kiuj estas malproksime de la pinto kaj kies interno povas enteni kristalojn, nomitis laŭ Schneekopf.

La ŝtono redakti

Ĉe la orienta rando de la Schneekopf-supro, proksime al la marĉo Teufelsbad, troviĝas la t.n. Ĉastista ŝtono kun jena enskribo: Anno 1690 den 16. September ist Herr Johann Valentin Grahner, F.S.F. (=fürstlich sächsischer Förster), zu Gräfenroda durch seinen Vetter als Schwestersohn Johan Casper Greiner unversehens allhier erschoßen worden.[1] Sube surŝtone troviĝas tri krucoj kaj ĉaskorno.

En la kroniko eklezia de Gräfenroda legeblas ke Grahner pafitis ĉar la pafonto konfuze pensis vidi cervon. La legendo, kiu similas al la Freischütz-motivo, raportas ke la juna ĉasohelpanto Greiner, kiu trejnitis fare de la onklo, neniam maltrafus la celojn. Per sia pafogloro li altestimitis de la forstistaj oficialuloj, kion enviis la onklo. Li komisiis sian nevon pafi cervon grandkornaran kiu regule montris sin sur la Schneekopf-monto. Post kiam Caspar Greiner multfoje maltrafis kaj ĉiam revenis hejmen kun malplenaj manoj - post kio ade sekvis la mokado de la onklo - li ekpensis ke tio ne povus esti normale. Do dum plenluna nokto li komisiis maljunan vitriston gisi magian kuglon. Per ĝi li la sekvintan vesperon ja trafis - sed bedaŭrinde ne la cervon sed la onklon.

Notoj redakti

  1. Traduko: "En la 1690-a jaro, la 16-an de septembro, s-ro Johan Valentin Grahner, duka saksia forstisto en Gräfenroda, mortpafitis neintencite tie ĉi fare de la fratinofilo Johan Casper Greiner.

Eksteraj ligiloj redakti