Zono de ĉasteco

(Alidirektita el Ĉastzono)

Zono de ĉasteco estas aparato (fakte parto de vesto), kiu devas malebligi koiton eventuale masturbadon (inkluzive de prevento de seksatenco). Sed ĝi povas servi ankaŭ kiel helpilo dum diversaj seksaj praktikoj. Hodiaŭ oni uzas ĝin precipe en praktikoj de BDSM. Ekzistas ties viraj kaj virinaj variantoj.

Zono de ĉasteco en ekspozicio 100 000 jaroj de seksumado en Helms Museum, Hamburg-Harburg
Zono de ĉasteco en muzeo de torturigiloj en Freiburg im Breisgau
Moderna BDSM zono de ĉasteco

Historio redakti

La zonoj de ĉasteco estas ĉirkaŭitaj de mitoj. Komenco de ties uzado estas aljuĝata al krucmilitaj kavaliroj, kiuj volis malebligi koiton al siaj edzinoj. Tamen, la unuaj pruvoj de la zonoj de ĉasteco aperas nur en la 14-a jarcento kaj la zonoj de ĉasteco antaŭ la 20-a jarcento estis ofte ekipitaj per drapoj, sed kiu postulis oftan interŝanĝon. Tio signifas, ke estis tre nepraktike porti ilin longtempe sen demeto. Tial oni supozas, ke ili servis prefere kiel seksa ludilo, ol kiel rimedo por malebligi la koiton.

Ekde la 18-a jarcento ĝis la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento masturbado estis konsiderata kiel malutila. En kuracistaj ĵurnaloj de tiu tempo eblas trovi kvanton de mencioj pri uzado de similaj zonoj de ĉasteco por malebligi la masturbadon al infanoj kaj al plenkreskantoj.

Eluzo nuntempe redakti

Nuntempe la zonoj de ĉasteco estas uzataj precipe dum BDSM praktikoj.

La hodiaŭaj zonoj de ĉasteco eblas dividi en du tipojn:

  • Tipo - kaĝo, kiu fermas penison. Ĝi estas destinita por malebligi masturbadon kaj erekton.
  • Zono de ĉasteco de florenta tipo havas zonon ĉirkaŭ la talio kaj ian "ŝildon", kiu kondukas inter la kruroj kovrante generilojn. Tiu eblas plu dividi en du subtipojn:
    • en loko de anuso estas aperturo;
    • en loko de anuso estas anstataŭ koneksa ŝildo uzitaj sole ĉenetoj.