Malfermi la ĉefan menuon

La Ĉeandaj Montaroj aŭ en hispana Sierras Subandinas estas montaro de la Argentina Nordokcidento de Argentino, konstituita de serio de montoĉenoj paralelaj inter si, kiuj etendas nordoriente-sudokcidente, inter la Cordillera Oriental kaj la ĉaka ebenaĵo, laŭlonge de la provincoj Salta, Jujuy kaj Tukumano, ekde la landlimo kun Bolivio norde, al la valo de la rivero Salí, en ties suda pinto.

ĜeneralaĵojRedakti

Temas pri malaltaj montaroj, kun altaĵoj kiuj hegemonias inter 1500 kaj 2500 msm, prezentante plej altajn pintojn en la centra parto de la sistemo, per la monto cerro Crestón de 3370 msm. Tamen ties alto estas sufiĉa por bremsi la malsekan venton devenan el oriento, provokante abundajn orografiajn pluvojn. Tiu faktoro kun la subtropika klimato de la zono difinas la ekziston de abunda ĝangala vegetaĵaro sur la orienta deklivaro, nome Jungaoj, protektita ĉe la Nacia Parko Calilegua en Jujuy kaj la Nacia Parko Baritú, la Nacia Parko El Rey kaj la provinca rezervejo Valo Akambuko, ĉiuj en Salta.

EkonomioRedakti

La sedimentaj formaĵoj de la regiono estas riĉaj en kuŝejoj el nafto kaj natura gaso, formante unu el la naftoproduktantaj areoj plej gravaj de Argentino. Krome, la Ĉeandaj Montaroj prezentas abundan mineralan riĉon, kiel ĉe la montaro Zapla kie troviĝas la samnoma erco el fero. La valoj elfositaj de la riveroj estis profititaj por la konstruo de hidroelektraj centraloj, generante baraĵlagojn kiuj rezervas akvon por homa konsumado, por irigacio kaj por la produktado de energio, kiaj tiuj de la digoj de Itiyuro super la samnoma rivero, El Tunal super la rivero Pasaje, kaj Los Sauces kaj Las Colas, ambaŭ super la rivero Urueña.