Ĉefa frazo (muziko)

Ĉefa frazo en la muziko estas formero de ĉefmovimento de sonato. tie ĝi aperas almenaŭ du fojojn: en la eksponado kaj – foje iomete ŝanĝita – en la reekprenado de movimento.

Esenca ero de ĉefa frazo estas la ofte tiel nomata „unua temo“. Ĝi staras en la baza tonalo de la komponaĵo.

Ĉar la nombro „unua temo“ deduktigas al ekzistanta „dua temo“, kiu ne ĉiukaze aperas, oni prefere kontraŭstarigas la pli ĝeneralajn nocioj ĉefa frazo – flankofrazo.

Rekte najbaraj formeroj de la ĉefa frazo estas la antaŭa, nedeviga enkonduko kaj la sekva modula parto, ankaŭ nomata transkondukado.