Ĉefadministrejo de Krupp

De la iama ĉefadminstrejo de Krupp en la Okcidenta Kvartalo de Essen postrestis nur ankoraŭ unu domo ĉe stratangulo Westendstraße / Altendorfer Straße. La fakta ĉefa domo kun sidejo de Friedrich Krupp AG, ankaŭ nomata turdomo, troviĝis norde de la strato Altendorfer Straße. Post gravaj militaj detruoj ĝi estis simplige riparata kaj en 1976 malkonstruata. Alia, pli malnova ĉefadministreja domo el la jaro 1874 estis malkonstruata en 2005.

Ĉefadministrejo de Krupp
arkitektura strukturo Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo 1930-aj jaroj
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Essen
Situo
Geografia situo 51° 27′ 31″ N, 6° 59′ 41″ O (mapo)51.45866.99481Koordinatoj: 51° 27′ 31″ N, 6° 59′ 41″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Essen

Ĉefadministrejo de Krupp (Essen)
Ĉefadministrejo de Krupp (Essen)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Essen

Ĉefadministrejo de Krupp (Essen)
Ĉefadministrejo de Krupp (Essen)
DEC
Map
Ĉefadministrejo de Krupp
vdr

Konserviĝinta domo

redakti
 
Konserviĝinta ĉefadminstrejo de Krupp, konstruita en 1938

La ankoraŭ nun konserviĝinta administrodomo estis konstruata en 1938 kaj apartenas per tio al la plej novaj konstruaĵoj enmeze de la tiama gisŝtalfabriko Krupp. Origine ĉi tie troviĝis la oficejoj de la artilerio-konstruo. La domo, kiu nun apartenas al la Itinero de la Industrikulturo, estis ligita per fermita konektoponto al la tiel nomata turdomo sur la kontraŭa stratoflanko.

Literaturo

redakti
  • Das neue Hauptverwaltungsgebäude. En: Kruppsche Mitteilungen, n-ro 8 (la 25-a de februaro 1911), p. 29 s. (ekzemplero en la historia arĥivo de Krupp)
  • Krupp-Turmhaus wird abgebrochen. En: Kruppsche Mitteilungen, kajero 3 (de julio 1976), p. 38 s. ( ekzemplero en la historia arĥivo de Krupp)