La ĉela ciklo estas ordigita sekvenco de vitalaj eventoj per kiuj ĉelo pasas kaj kiuj reguligas ĝian kreskon, divizon kaj proliferadon. La ĉela ciklo komencas en la momento en kiu aperas nova ĉelo, la posteulo de alia ĉelo dividita antaŭe, kaj finas en la momento en kiu tiu ĉelo dividiĝas denove.[1][2]

Ĉela ciklo
Ĉela ciklo

Ĉiuj ĉeloj, eŭkariotoj kaj prokariotoj, sekvas ciklojn dum kiuj ili kreskas, replikas sian DNA[3] kaj dividiĝas.

  • En la prokariotoj la ĉela ciklo estas relative longa periodo de kresko —dum kiu la ĉelo replikas sian DNA— sekvita de formo de ĉela divido konata kiel dudispartiĝo aŭ binara fisio.[2]
  • En la eŭkariotoj la ĉela ciklo dividas en du ĉefaj fazoj: interfaze kaj ĉela divido.[4] La ĉela divido povas esti per mitozo aŭ per mejozo.[3] En la okazo de la mejoza divido, la filaj ĉeloj ne estas identaj al la patra ĉelo kaj ili sekvas malsaman procezon ol se estas mitoza divido.[5]

La ĉela ciklo povas daŭri de kelkaj horoj ĝis pluraj tagoj, depende de la tipo de ĉelo kaj de faktoroj kiel temperaturo aŭ haveblaj nutraĵoj. Ĝenerale, ĉeloj rezultantaj de divido akiras nutraĵojn el sia medio, sintezas pli da komponantoj kaj pliigas grandecon. Poste, post iom da tempo, la ĉeloj dividiĝas. Ĉiu fila ĉelo povas eniri alian ĉelan ciklon kaj generi pli da ĉeloj. La filoj de ĉeloj ankaŭ povas lasi la ciklon kaj ne dividiĝi denove, aŭ resti dormantaj ĝis ili ricevas signalon kaj komencos novan dividon.

Referencoj redakti

  1. Ciclo celular | Acerca Ciencia
  2. 2,0 2,1 (November 2009) “Metabolism, cell growth and the bacterial cell cycle”, Nature Reviews. Microbiology 7 (11), p. 822–7. doi:10.1038/nrmicro2202. 
  3. 3,0 3,1 La división celular. Proyecto Biosfera.
  4. (2002) Citología e histología vegetal y animal. ISBN 84-486-0436-9.
  5. (2000) “Chapter 14: The Eukaryotic Cell Cycle”, The cell: a molecular approach, 2‑a eldono, Washington, D.C: ASM Press. ISBN 978-0-87893-106-4.

Literaturo redakti

  • Audesirk, T. Audesirk, G. & B. Byers. Biología, la vida en la tierra con fisiología. 9na Edición. 2013.
  • Raven, P.H., Johnson, G.B. Biology, 6ta ed. Times Mirrr/Mosby college Publishing.
  • Alberts, B. Biologia Molecular de la Celula. 5ta Edición. 2010.

Vidu ankaŭ redakti