Ĉerdinja vojo

(Alidirektita el Ĉerdina vojo)

La Ĉerdina vojo (ruse Чердынская дорога) estis kutima vojo uzata de rusoj por veturi al Siberio en la malfrua 16-a jarcento. Ĝi ekis en Ĉerdinj okcidente de Uralo kaj sekvis riverojn kaj havenojn, de la riveroj Viŝera tra Lozva kaj Tavda al Tobol.

Starta punkto de la vojo

En. ĉ. 1580, Jermak Timofejeviĉ kaj liaj kozakoj supreniris la riveron Ĉusovaja kaj transiris al la Baranĉa, alfluanto de la rivero Tagil. Ili sukcese penetris la Ĥanlandon de Siberio kaj konkeris la teritorion. Oni rezignis pri tiu itinero ĉar la supra Tagil estis tro malprofunda.

En 1592, la rusa fortikaĵo de Pelim estis konstruita por gardi la orientan finstacion de la Ĉerdina vojo. En 1597, Artemi Babinov malkovris la pli mallongan vojon, post tio oni ne plu uzis la Ĉerdinan vojon.