La Babinova vojo (Бабиновская дорога) estis longtempe la plej mallonga itinero tra la Uralo. Ĝi kondukis el Solikamsk al Verĥoturje kaj de tie al Tobolsk en Siberio. Ĝin malkovris Artemij Babinov en 1597 kaj elhakis ĝin el la arbaroj kelkajn jarojn poste, anstataŭigante la pli komplikan Ĉerdinjan (river)vojon, kiu estis uzata en la 16-a jarcento.

La solikamska sonorilturo estis la eka punkto de la Babinova vojo

La konstruado de la Babinova vojo ebligis la rusian kolonizadon de Siberio kaj la enorman teritorian kreskon de la Rusa Imperio en la 17-a jarcento. La itinero ŝajne estis bazita sur ekzistanta spuro, uzita de ĉasisitoj de ĥantoj kaj mansoj.

En la 17-a jarcento, rusaj vojaĝantoj al Siberio uzis ĉenon de etaj fortikaĵoj, protektantaj la vojon disde la lokaj triboj. Verĥoturje, la unua el tiuj fortikaĵoj, estis konstruita ĉe ties orienta fino en 1598.

La Babinova vojo restis la sola praktike uzebla vojo el Eŭropo al Siberio ĝis la konstruado de la granda Siberia vojo en 1735.

Eksteraj ligiloj redakti