Ĉero Maĝiore

komunumo de Italio

Ĉero Maĝiore (itale Cerro Maggiore, okcidentlombarde Scêr) estas komunumo de Italio en la metropola urbo Milano kun unu kvartalo, itale nomata Cantalupo, okcidentlombarde Cantalò. Fine de 2023 en la komunumo vivis 14 884 loĝantoj.

Ĉero Maĝiore
Ĉero Maĝiore
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco MI Milano
Geografia situo 45° 36′ N, 8° 57′ O (mapo)45.68.95Koordinatoj: 45° 36′ N, 8° 57′ O (mapo)
Alto super marnivelo 205 m
Areo 10 km²
Loĝantaro 14 884 (2023)
Loĝdenso 1471 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Cantalupo
Najbaraj komunumoj Rescaldina, Uboldo (VA), Lenjano, Origgio (VA), San Vittore Olona, Parabiago kaj Nerviano
Patrono papo Kornelio kaj Sankta Cipriano
Festa tago 7-a de aprilo
Nomo de loĝantoj cerresi (loĝantoj en Ĉero Maĝiore), cantalupesi (loĝantoj en Cantalupo)
Poŝtkodo 20023
Imposta kodo C537
Kodo laŭ ISTAT 015072
Telefona prefikso 0331
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaras la komunumoj Rescaldina, Uboldo (VA), Lenjano, Origgio (VA), San Vittore Olona, Parabiago kaj Nerviano.

Historio redakti

Origino de la nomo

La origino de la nomo devenas de la latina cerrus, kiu signifas ileksokverko (itale Cerro). La adjektiva "maggiore" ("pligranda") estis aldonita por apartigi ĝin de Cerro al Lambro, urbo en la metropola urbo Milano.

Skandalo pri rubejo redakti

La komunumo famigis dum 1990-aj jaroj pro la skandalo pri la publika rubejo, kiu implikis la prezidanton de la regiono Roberto Formigoni, la entrepreniston Paolo Berlusconi kaj aliajn. Pro la protestoj, la negocismaj-politikaj skandaloj kaj la ekologia danĝero por la loĝantoj, la ŝutejo fermis je la februaro 1996 kun decreto de la Lombardio.

Demografia evoluo redakti

Ĝemeliĝitaj urboj redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti