La ĉevala ledo kaj precipe ties tipo la t.n. kordovano estas tipo de ledo, uzita-uzata en la ŝufarado. La nomo venas el hispana urbo Kordovo, kie estis la ledo prilaborita dum jarcentoj.

Ŝuo el ĉevala ledo, ŝutipo oksfordo

Oni uzas por ŝufarado ĉevalan ledon el la ĉevala pugoparto (nomata ankaŭ spegulo), kie lokiĝas la fibreca plata muskolo. Ĉar tiu estas relativa eta parto de la ĉevalo, oni povas el tiu ledoparto produkti nur unu paron da ŝuo. Tiu ledo estas tre rezista, grasriĉa tiel forte akvorezista. Okaze de granda temperatura diferenco tiu graso povas aperis sur la ŝuo kiel blankaĵo, kiu estas forviŝebla per mola tuko.

La tanado de la ĉevala ledo okazas per vegetaĵa tanado. Oni prilaboras la krudan flankon tiel longe, ke ĝi iĝas glata kaj senpora supra parto, kun specifa brilado. Dum tanado, oni traktas per oleaj miksaĵoj la ledon kaj metas sur vitran platon por sekigi ĝin. Plimulto de la prilaboro okazas permane. Tio kaj la relative eta parto de la uzebla ĉevala pelto montras fonton de la multekosteco de la ledo, la ŝuo.

La tanada proceso daŭras 6 monatojn, hodiaŭ tio okazas grandparte nur en Ĉikago, ĉe Tanadejo Horween.