Ĉifro de Cezaro

simpla anstataŭiga ĉifro

La ĉifro de Cezaro estas unu el la plej simplaj kaj uzitaj ĉifradaj teknikoj. Ĝi estas substitua ĉifro, en kiu ĉiu litero el la neĉifrita teksto estas anstataŭigita per litero, kiu estas fiksnombro al la dekstro aŭ maldekstro.

Ekzemple (tri al la maldekstro):

Neĉifrata: ABCĈDEFGĜHĤIJĴKLMNOPRSŜTUŬVZ
Ĉifrata  : ĈDEFGĜHĤIJĴKLMNOPRSŜTUŬVZABC
Neĉifrata teksto: Li amas ŝin.
Ĉifrata teksto  : OK ĈPĈU ŬKR.

Ĝi estas nomita pro Julio Cezaro, kiu uzis ĝin por komuniki kun siaj generaloj.