Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĉilia tinamo
Ĉilia tinamo, ilustraĵo fare de Keulemans, 1895
Ĉilia tinamo, ilustraĵo fare de Keulemans, 1895
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Nothoprocta
Specio: N. perdicaria
Nothoprocta perdicaria
(Kittlitz, 1830)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

N. p. perdicaria (Kittlitz, 1830)[2]
N. p. sanborni (Conover, 1924)[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Ĉilia tinamo (Nothoprocta perdicaria) aŭ Perdrikotinamo estas birdospecio de la familio de tinamedoj komune troviĝanta en altaltitudaj arbustaroj en subtropikaj regionoj de centra Ĉilio.[3]

TaksonomioRedakti

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[4]Nothoprocta derivas el du malnovaj vortoj, nothos greka vorto signifanta falsa, kaj prōktos signifanta malantaŭovosto. Tiu kombino de vortoj probable rilatas al la fakto ke la vosto estas malgranda kaj kovrita per korpaj plumoj, kaj tiele ŝajnas falsa.[5]

SubspeciojRedakti

La Ĉilia tinamo havas du subspeciojn kiuj estas la jenaj:

Distribuado kaj habitatoRedakti

La Ĉilia tinamo povas troviĝi en altaltitudaj arbustaroj je 400 al 2,000 m de altitudo. Tiu specio estas indiĝena de la tuta Ĉilio escepte suda Los Lagos, Tarapakio, Antofagasto, Aisén, kaj Magelano kaj Ĉilia Antarkto, kaj povas troviĝi ankaŭ en apudaj areoj de Argentino.[3][6] Tiu tinamo povas ankaŭ troviĝi en aridaj montararbaroj en asocio kun arboj kiaj Acacia caven, Porlieria chilensis kaj la endanĝerita Jubaea chilensis.[7] Ĝi estis enmetita en la Paskinsulo.[8]

AspektoRedakti

La Ĉilia tinamo estas proksimume 29 cm longa. Ĝi estas preskaŭ senvosta kaj fortika laŭ formo. Ĝi havas bekon iom kurban kaj estas simila al la Kalifornia koturno. Ĝi havas dikajn, mallongajn, palajn, flavecajn krurojn. Ĝi ĝenerale piediras rekte kaj havas "mallongan voston kaj vostokovrilojn kiuj falas malantaŭ la kruroj." La bildo en ties supra parto aspektas strieca, sed ĝi estas pli komplika detale. Ĝi havas sablokoloran vizaĝon kun malhela elokula strio kiu iras suben kaj malgranda strio en vango, kun pli hela krono. Ties kolo estas bruna kaj ties suba kolo havas malhelajn punktojn. Ĝi havas komplikajn bildojn kiuj striecas ĉe brustoflankoj, kiuj estas grizaj. La Ĉilia tinamo, ĝuste sude de Maule, havas brunecan bruston anstataŭ grizan kaj pliajn kaj ruĝecbrunajn striojn en ties supra korpo kaj pugo. Ĉe ambaŭ regionoj, ĝi havas grandajn flugilojn kiuj kovras la korpon surgrunde, kaj dumfluge la flugiloj ŝajnas grandaj kaj ruĝecbrunaj sube. La flugiloj estas ankaŭ rondoformaj.[9]

Ĝi havas laŭtan stridan fajfon kiu sonas dusilabe kaj iel kiel "sŭii ŭii." Kaze de ĝenado, ĝi elsendas pli mallaŭtan serion de fajfoj kiuj sonas kiel " sŭii ŭii ŭii ŭii" kun rapide elsenditaj flugilsonoj.[9]

KutimaroRedakti

La ino demetas 10-12 brilajn ovojn en skrapaĵo. La masklo Kovadokovas la ovojn kaj idozorgadas.[4] La ovoj estas kovritaj per plumoj kiam ili restas neatentitaj. La kovado daŭras ĉirkaŭ 21 tagoj. La idoj estas sablokoloraj kun malhelaj strioj, kaj kuras tuj post eloviĝo kaj flugas ankoraŭ duonkreskaj. Poste povas aperi bluaj aŭ grizaj punktoj.

KonservadoRedakti

La IUCN klasigas la Ĉilian tinamon kiel Malplej Zorgiga,[10] kun loĝa teritorio de 120,000 km2.[6]

NotojRedakti

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 Brands, S. (2008)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Clements, J (2007)
  4. 4,0 4,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  5. Gotch, A. F. (1995)
  6. 6,0 6,1 BirdLife International (2008)(a)
  7. Hogan, Michael C.(2008)
  8. Jaramillo, A. (2008)
  9. 9,0 9,1 Jaramillo, Alvaro, 28.
  10. BirdLife International (2012). Nothoprocta perdicariaInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti