kristanismo

Ĉilianoj (hispane Chilenos [ĉiLEnos]) estas la popolo kaj ĉefloĝantoj de Ĉilio (18 milionoj). Ĉilianoj estas tio ĉar ili naskiĝis en tiu lando, ĉar ili estas filoj de ĉilianoj aŭ ĉar ili akiris la ĉilian ŝtatanecon. Per si mem ili ne konstituas etnan grupon sed nur unu ŝtatanecon.

Ĉilianoj
loĝantaroetno
sudamerikanoj • Latin-Amerikanoj • Amerikanoj • loĝanto
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr
Ĉilianoj

En la demografia konsisto de ĉilianoj, gravas historie unue la indiĝenaj popoloj, inter kiuj gravas ĉefe Mapuĉoj, kaj poste la sinsekvaj loĝotajdoj de eŭropaj enmigrantoj ĉefe dekomence hispanoj. Male el la fino de la 19a jarcento kaj ĉefe laŭlonge de la 20a jarcento, ekaperis nekonstantaj tajdoj de elmigrado de ĉilianoj al tre diversaj mondopartoj, ekzemple multaj pro la puĉo de Pinochet en 1973.

Ĉilio havas la plej grandan kaj unu el la plej malnovaj palestinaj komunumoj ekster la araba mondo.