Ĉina avelkolora tetro

La ĉina avelkolora tetro (Tetrastes aŭ Bonasa sewerzowi) el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de tetraonedoj vivas en la provincoj Gansu, Ĉinghaj kaj Siĉŭan de Ĉinio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina avelkolora tetro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Bonasa
Specio: Ĉina avelkolora tetro Bonasa sewerzowi
Przhevalsky 1876
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas same granda kiel kolombo.

La maskla birdo havas striitan kapon, nigrajn plumojn ĉe la naztruoj, biankan frunton kun nigraj plumpintoj, malhelbrunajn okcipiton kaj verton punktitajn per verdgrizaj makuletoj kaj brunajn orelplumojn. Ĝi havas ĉe la supra korpo brunajn plumojn kun nigraj makuloj transversaj. La plumpinto estas grizeta. La vosta plumaro estas nigrebruna kun blankaj transversaj makuletoj kaj plumpintoj, la paro da centraj vostoplumoj estas kaŝtankolora kun 7-8 nigraj, brunblankaj transversaj makuletoj paralele vicigitaj, kaj ĝuste pro tio oni nomas ĝin vostomakula tetro. La primaraj flugplumoj estas malhelbrunaj kun rando bruneta; ankaŭ la akcesoraj flugplumoj estas malhelbrunaj, sed kun larĝaj kaŝtankoloraj transversaj makuletoj kaj helbruna plumrando. La mentono kaj gorĝo estas nigraj, la brusto kaj ambaŭ flankoj de la korpo estas kaŝtankoloraj kun diversaj makuletoj, la abdomena plumaro estas ornamita per okulfrapaj nigraj kaj blankaj transversaj makuloj.

La femala birdo aspektas kiel la maskla, sed sen nigraj plumoj ĉe la naztruoj kaj nigraj mentono kaj gorĝo.

La ĉinaj avelkoloraj tetroj vivas en altaj montregionoj 3 200-3 800 m. super la marnivelo, kie kreskas cipresoj, ruĝaj alnoj (Alnus japonica), betuloj kaj aliaj arboj, kaj ankaŭ hamamelido (Hamamelis mollis), graminacoj, legumenacoj kaj musko. Ili emas agi en aŭtuno 30-50-ope. La birdoj kutime loĝas inter rododendroj. Ili manĝas burĝonojn, junajn foliojn, radikojn kaj semojn de graminoj kaj herboj.

En junio la birdoj komencas pariĝon. Ili konstruas neston surtere; ĉe arboradiko, per musko kaj malmulte da plumoj. La gebirdoj kovas ĉiufoje 4-6 ovojn, kiuj estas flavaj kun iom da bruno kaj punktitaj per kaŝtankoloraj makuloj. La ovo pezas ĉ. 20 g. La kovadon plenumas la birdino kaj virbirdo.

La ĉina avelkolora tetro estas tre rara porapreza birdo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.