Ĉina nodoskribo (結繩) estas originala sistemo de skribo per nodoj en la sistemo de ŝnuroj. Laŭ legendoj, ĝi ekzistis en Ĉinio antaŭ invento de hanzioj. Post kiam Cang Gje (倉頡 Cāng Jié), historiografo de duonmita ĉina imperiestro Hŭang Di (黄帝 Huáng Dì), inventis la ideogramojn, nodoskribo iĝis senutila kaj malaperis.

Kvankam neniuj fontoj aŭ ekzemploj de Ĉina nodoskribo estas trovitaj ĝis nun, ĝi estas menciita en Ĉina literaturo, ekzemple en DaŭdeĝingoJigjingo. Laozio ankaŭ menciis ilin, apogante reiron al malnovaj tradicioj:

使民復結繩而用之。
La popolo ree komencu plekti nodojn anstataŭ skribo

—80-a ĝango far Laozio

En aliaj tutmondaj civilizoj iam ekzistis similaj skribmanieroj, ekzemple en antikva imperio de Inkaoj poŝtistoj kurportis noditajn ŝnurojn kiel mesaĝojn. Tiu sistemo nomiĝis kipuo.