Ĉirkaŭfluata altejo

(Alidirektita el Ĉirkaŭfluata monto)

Ĉirkaŭfluata altejoĉirkaŭfluata mont(et)o estas terena altejo en meandro, kiu postrestis post ties trafosiĝo aŭ kiu postrestos je proksimiĝanta trafosiĝo.

En la elĉiela foto de Rivero Novitna la proksimiĝanta formado de insula ĉirkaŭfluata altejo klare ekkoneblas

Je meandraj riveroj la erozio aparte forte atakas la eksterajn, pli krutajn bordojn de riveraj kurboj, la tiel nomatajn puŝdeklivojn, ĉar tiuflanke la fluo estaspli forta. Puŝdeklivoj pro tio migras dumpase de la tempo pli eksteren. La puŝdeklivo je la enirejo en riverkurbon kaj tiu je la elirejo pli kaj pli alproksimiĝas ĝis la trarompiĝo. Post tio estas ekestinta insuleto ĉiuflanke ĉirkaŭflata de akvo, la ĉirkaŭfluata altejo. Pli kaj pli da riverakvo trairas la malfermitan pli mallongan kaj pli deklivan vojon, sur la longa kaj malnova, fortranĉita vojo restas meandra lago, kiu post ioma tempo langdiĝas.

Eksteraj ligiloj redakti