Ĉuvaŝa Nacia Kongreso

Ĉuvaŝa Nacia Kongreso (ruse Чувашский национальный конгресс) estis socia organizo de la ĉuvaŝa popolo, fondita la 6an de oktobro 1992. La unua kongreso estis kunvokita por la 8a - 9a de oktobro 1992 en Ĉeboksari per dekreto de la Supera Konsilio de la Ĉuvaŝa Respubliko.

Ĉuvaŝa Nacia Kongreso
La Ĉuvaŝa Nacia Kongreso de Ĉeboksari
La Ĉuvaŝa Nacia Kongreso de Ĉeboksari
biblioteko Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 6-a de oktobro 1992 vd
Geografia situo 56° 8′ 37″ N, 47° 15′ 7″ O (mapo)56.1437147.25205Koordinatoj: 56° 8′ 37″ N, 47° 15′ 7″ O (mapo)
Lando(j) Rusio vd
Situo Ĉeboksari
Ĉuvaŝa Nacia Kongreso (Respubliko Ĉuvaŝio)
Ĉuvaŝa Nacia Kongreso (Respubliko Ĉuvaŝio)
DEC
Lokigo de Respubliko Ĉuvaŝio en Rusio
Map
Ĉuvaŝa Nacia Kongreso
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĉuvaŝa Nacia Kongreso agas konforme al la leĝaro de Rusia Federacio kaj Ĉuvaŝa Respubliko. En la Kongreso povas membriĝi naci-kulturaj societoj kaj asocioj, funkciantaj en la lokoj kie kompakte loĝas ĉuvaŝoj en la regionoj de Rusia Federacio, neregistaraj organizoj, sciencaj kaj kulturaj institucioj kaj ankaŭ ordinaraj homoj.

La lasta VIIa kongreso okazis inter la 19a - 21a de marto 2009 kun ĉirkaŭ 500 delegitoj el 29 regionoj de Rusio kaj 6 eksteraj landoj.

Presidentoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti