Ĝardeno Fin (perse: فین‎ باغ Bag-e Fin) situanta en antikva urbo Kaŝano, Irano, estas historia persa ĝardeno. Ĝi enhavas Kaŝanan Banejon Fin, kie Amir Kabir, la gaĝarida ĉefministro - kaj probable la plej populara kaj patriota ĉefministro de Irano apud Mohamed Mosadek - estis murdita de sikario sendita de Nasereddin Ŝaho en 1852. Fakte, ekde la murdo multaj nomas la kompleksan aron de Fin, Banejo Fin anstataŭ Ĝardeno Fin. Kompletigita en 1590, la Ĝardeno Fin estas la plej malnova ekzistanta pers-stila ĝardeno en Irano.[1]

Ĝardeno Fin
Monda heredaĵo
Lando
Tipo {{{Tipo}}}
Kriterioj {{{Kriterioj}}}
Fonto 1372-004
Regiono** {{{Regiono}}}
Geografia situo 33° 56′ 45″ N, 51° 22′ 18″ O (mapo)33.9458333351.37166667Koordinatoj: 33° 56′ 45″ N, 51° 22′ 18″ O (mapo)
Registra historio
Registrado {{{Jaro}}}  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
Information icon.svg
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO
Desegnaĵo far Pascal Coste

Multaj kredas ke la tradiciaj persaj ĝardenoj ekestis por montri kiel la paradizo aspektas.

HistorioRedakti

La deveno de la ĝardeno povas esti antaŭ la safavida periodo; kelkaj fontoj indikas ke la ĝardeno estis translokigita de alia loko, sed ne klara bildo de tio estas trovita.[2]

La setlejoj de la ĝardeno en ties nunaj formoj estis konstruitaj sub la regado de Ŝaho Abbas la Granda (1571-1629), kiel persa tradicia ĝardeno proksime al la vilaĝo Fin, troviĝanta kelkajn kilometrojn sudokcidente de Kaŝano.[3]

La ĝardeno estis pli evoluigita dum la safavida dinastio ĝis la tempo de Ŝaho Abbas II (1633-1666). Ĝi estis tre grava kaj fama dum la regado de Fath Ali Ŝaho Gaĝara kaj estis konsiderinde plivastigita.

La ĝardeno poste suferis pro neglektado, plurajn fojojn estis difektita ĝis, en 1935, ĝi estis enlistigita kiel nacia konstruaĵo de Irano.[2] En 2007, 8an de septembro, la Ĝardeno Fin estis aldonita al la Prova Listo de UNESKO.[2]

Unesko deklaris la ĝardenon Monda Heredaĵa Ejo la 18an de julio, 2012.

StrukturoRedakti

La ĝardeno kovras 2.3 hektarojn kun ĉefa korto ĉirkaŭita de remparoj kun kvar cirklaj turoj. Kiel multaj aliaj persaj ĝardenoj de tiu epoko, la Ĝardeno Fin disponas multajn grandajn akvajn arkitekturajn elementojn.[3] Ĉi tiuj akvo-arkitekturaĵoj estis nutritaj de fonto situanta sur deklivo malantaŭ la ĝardeno kaj la akva premo estis tiel alta, ke granda nombro de cirkulataj basenoj kaj fontanoj povus esti konstruitaj sen la bezono por mekanikaj pumpiloj.

La ĝardeno enhavas multenombrajn cipresajn arbojn. La arboj aĝas inter proksimume 100 kaj 470 jarojn. La ĝardeno kombinas arkitekturajn karakterizaĵojn de la Safavida, Zandijea kaj Gajara periodoj.

Nacia Muzeo de KaŝanoRedakti

En 1958 grupo el kaŝanaj kaj natanzaj civitanoj post ekfondo de "Asocio por Konservado de Kaŝanaj kaj Natanzaj Antikvaĵoj", decidis fondi la Nacian Muzeon de Kaŝano en la okcidenta parto de la ĝardeno sur ruinaĵoj de privatejo, kiun Nezamoddoŭle estis konstruinta por si. La muzeo inaŭguriĝis en 1967 post multaj helpoj kaj subtenadoj de amantoj de iranaj kulturo kaj arto.

Librejo Amir KabirRedakti

Konstruaĵo kun vent-kapta turo, okcidente de la ĝardeno, ekde 1955 utiliĝis kiel la Publika Librejo de Amir Kabir.

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti